OpenType: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xangoxum (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Xangoxum (diskuto | kontribuoj)
Aldonis pli da informo
Linio 1:
'''OpenType'''® estas moderna, transplatforma formato de skaleblaj ciferecaj tiparoj, kiun evoluigis [[Adobe Systems]]® kune kun [[Mikrosofto]]® por havigi al uzantoj facile alireblajn, potencajn, altnivelajn tipografiajn eblecojn. Per OpenType, disponeblas multaj avantaĝoj: transplatforma portebleco, pli ampleksa karaktraro, subteno de multaj [[skribsistemo]]j de la mondo, kaj altkvalita [[tipografio]]. Pro la multaj avantaĝoj de OpenType kompare al antaŭaj formatoj, la plejmulto da tipodesegnistoj jam transformis siajn tipotekojn en la novan formaton, kaj nuntempe multaj el ili eldonas siajn novajn tiparojn nur en formato OpenType.
 
La du ĉefaj avantaĝoj de la formato OpenType estas ĝia transplatforma kongrueco (t.e., la sama [[tiparo]]-[[dosiero]] funkcias sur [[Makintoŝo]] kaj [[Vindozo]], kaj ĝia kapablo subteni vastigitajn literarojn kaj eblecojn de [[enpaĝigo]], kiu provizas multe pli riĉan lingvo-subtenon kaj pli precizan kaj altnivelan kontrolon de tipografio.
 
La formato OpenType estas pliampleksigo de la formato TrueType-SFNT kiu ankaŭ povas subteni la tiparo-datumojn de PostScript® (Type 1) kaj novajn tipografiajn eblecojn. Tiparoj kiuj enhavas datumojn de PostScript havas la dosiernoman sufikson .otf; tiuj bazitaj sur TrueType havas la dosiernoman sufikson .ttf.
 
 
(Baldaŭ aperos multe pli da informoj, kun ilustraĵoj, referencoj, ligiloj, ktp.)