Vintra Ciklodromo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
"Vintra Ciklodromo"
 
Finredakto
Linio 1:
La '''Vintra Ciklodromo''' (france: '''vélodrome d’Hiver''') de [[Parizo]] estis konstruita en [[1909]] kaj malkonstruita en [[1959]]. Oni familiare nomis ĝin '''Vél’ d'Hiv’'''. Ĝi situis sur strato Nélaton, en la [[15-a arondismento de Parizo]].
 
Komence de la 20-a jarcento, bicikla kompetado fariĝis amasa spektaklo ŝatata de la laborista popolo de la urboj. Konstruado de ciklodromoj partoprenis al tiu movado. Ekde [[1902]], [[Henri Desgrange]] petis al arĥitekto [[Gaston Lambert]] aranĝi la Galerion de Maŝinoj, restaĵon de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, situanta en la kvartalo de Grenelle, por krei tie kurejon por bicikla kompetado. Inaŭgurita la {{daton|20|decembro|1903}}, la ciklodromo rapide akiris grandan popularan sukceson. Tamen, en [[1909]], la urbo anoncis la malkonstruon de la Galerio de Maŝinoj por liberigi la perspektivon al la [[Marsa Kampo (Parizo)|Champ de Mars]]. Desgrange decidis ekkonstrui apude, ĉe la angulo de Bulvardo de Grenelle kaj de Strato Nélaton, novan templon de la biciklo. En la nova ''Vel' d'Hiv''' kiu naskiĝis, 17000 spektantoj, sur sidŝtuparoj el brikoj kaj betono, povis observadi biciklistojn kiuj rondiris 250 metrojn longan kurejon el abio, ĉirkaŭ vasta centra razeno. La spektaklejo estis prilumata de grandega zenita vitrotegmento kaj pli ol mil elektraj lampoj.
 
Multnombraj manifestacioj animis tiun ekipaĵon. La fama bicikla kurado de la ''Six jours de Paris'' (6 tagoj de Parizo), kreita en [[1913]], laŭ la ekzemplo de simila usona kurado, ekkonis sian apogeon inter la du mond-militoj, kaj rapide fariĝis la kulmino de la bicikla sezono. En [[1926]] komenciĝis la elekto de la ''Reine des 6 jours'' (Reĝino de la 6 tagoj), ŝarĝita startigi la kuradon; Reĝinoj estis elektitaj en la medio de laŭmodaj popularaj artistinoj: [[Édith Piaf]], [[Annie Cordy]], [[Yvette Horner]] estis Reĝinoj de la 6 tagoj. Animado disvastiĝis tag-nokte en la stratoj de la kvartalo.
 
En [[1931]]<ref name ="Alric21">Tristan Alric, ''Un siècle de hockey en France'', p. 21</ref>, la konstruaĵo estis renovigita de usonano [[Jeff Dickson]] kaj fariĝis la ''Palais des Sports de Grenelle'' (Sport-Palaco de Grenelle)<ref name ="Alric23">Tristan Alric, ''Un siècle de hockey en France'', p. 23</ref>. Efektive, kun sia kompanio ''Jeff Dickson International Sports'', li organizis, krom la tradiciaj boks-turniroj kaj biciklaj kuradoj, aliajn sportajn kompetadojn en ĝia interno<ref name ="Alric22">Tristan Alric, ''Un siècle de hockey en France'', p. 22</ref>: teniso, korbopilko kaj ankaŭ [[glacihokeo]] kaj glacisketado (dank' al adekvata aparataro ebliganta realizadon de sketejo). Tio estis la komenco de glacihokeo en Francio<ref name ="Alric21">Tristan Alric, ''Un siècle de hockey en France'', p. 21</ref>.
{{Redaktata}}
 
 
 
Post la milito, tie estis organizitaj boks-turniroj kun [[Marcel Cerdan]] aŭ [[Sugar Ray Robinson]] ekzemple, ĉeval-konkuroj, kaj eĉ modparadoj.
Linio 12:
 
La Ciklodromo estis malkonstruita en [[1959]].
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Referencoj}}
* [http://www.archi.fr/DOCOMOMO-FR/sport-paris.htm archi.fr]
* [http://lefildutemps.free.fr/paris/pont_iena.htm Fotoj de la Galerio de Maŝinoj] de la Ekspozicio de 1889
<br clear="all">
 
 
{{DEFAULTSORT:Velodrome d'hiver}}
[[Kategorio:Parizo]]
[[Kategorio:Sporto en Francio]]