Suomenlinna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be:Крэпасць Суаменліна; cosmetic changes
Linio 2:
[[Dosiero:Utsikt over Sveaborg av Augustin Ehrensvard.jpg|thumb|right|250px|'''''Utsikt över Sveaborg''''' ("Vido super _Sveaborg_"), pentrado de [[Augustin Ehrensvärd]]]]
[[Dosiero:Map of Sveaborg at the 1790s.png|thumb|right|250px|'''Mapo de _Sveaborg_''' je la [[1790]]]]
[[Dosiero:Vesikko suomenlinnassa talvella.jpg|thumb|right|250px|Finnisches Submarŝipo [[Vesikko]] auf Suomenlinna]]
Suomenlinna estas [[fortikaĵo]] en [[Finnlando]].
 
En sep insuletoj apud la finna [[ ĉefurbo]] [[Helsinko]] oni konstruis ekde [[1748]] fortikaĵon, kiun la svedoj tiam regantaj, nomis ''Sveaborg'' [Sveaborj], '''''Sveda kastelo'''''. Tiun nomon fa finnoj misprononcis „Viapori". Rusoj konkeris la fortikaĵon en [[1808]] kaj klopodis forskrapi la tri svedajn kronojn, kiuj estis sur [[muro]], troviĝanta super iu pordego, sed malsukcesinte, kovris ilin per la blazono de rusa caro.
En 1918 la [[fortikaĵo]] ne utilis al rusoj dum grava atako, ĉar finna inĝeniero forigis la serurojn de la [[kanono]]j kaj ili ne povis pafi. Baldaŭ la finna flago estis hisita, kaj en 1919, post la sendependiĝo de [[Finnlando]], la fortikaĵo ricevis nomon Suomenlinna ('''Finna kastelo''').
 
Suomenlinna estas la plej amata vidindaĵo en Sud-Finnlando, kun duonmiliono da vizitantoj jare. Sub la aŭspicio de Unesco, ĝi estas protektata kiel objekto de „Monda Heredaĵo", kaj en 1998 festas sian 250-jariĝon. Dum la lastaj jardekoj pli ol 13 milionoj da guldenoj estis elspezitaj por riparoj, purigo kaj plibeligo de la [[konstruaĵo]]j, [[vojo]]j, [[ĝardeno]]j kaj [[ parko]]j. Nun la fortikaĵo altiras al si pli da [[turisto]]j ol iam antaŭe, kaj ankaŭ la loĝantoj de Helsinko ŝatas viziti ĝin ĉu por ripozi en preskaŭ kampara medio, ĉu por konatiĝi kun ties historio.
 
El Helsinko oni povas atingi la [[insulo]]jn Suomenlinna por kvaronhoro per publika pramŝipo. Aútoveturado en la insuloj ne estas permesata. Agrablas trankvile promeni laŭ la ŝtonkovritaj vojoj kaj mallarĝaj padoj, en brikaj tuneloj. Oni §atas trarigardi kanontubojn kaj embrazurojn. Ili ŝatas aŭdi la ekzotikajn nomojn de arkitektoj. Adlerfeld, von Fersen, Cedercreutz kaj multaj aliaj nomoj de nobelaj [[familio]]j rememorigas pri la [[ historio]] de [[Svedio]] - Finnlando. La konstruaĵaj terminoj - bastiono, [[kurtino]], levponto, tenajlo sonas ekscite kaj aventure malkompreneblaj. Naŭ bareloj de franca kaj turka oro estis elspezitaj por la konstrukostoj, en la espero protekti [[Eŭropo]]n de [[Rusio]]. Tri el la bastionoj nomiĝas „Virto", „Bona Konscienco" kaj ,Honoro". La fortikaĵo estas vere romantika promenejo, se oni havas tempon kaj imagopovon.
 
La plej konata el la [[ arkitekto]]j estas Augustin Ehrensvŭrd. Li estis marmarŝalo kaj ankaŭ [[poeto]] kaj ĉizisto. Li lernis pentroarton en Parizo kaj ege aprezis bonan arkitekturon. La fortikajo estis konstruita laŭ liaj planoj, sed ne tiel grandskale, kiel li komence deziris. Kortuŝa detalo pri lia gusto: li importis siringojn, kaj poste la florantaj [[arbusto]]j disvastiĝis de la insuloj al ĉiuj partoj de [[Finnlando]], kie iii antaúe ne kreskis. Unu el la dekoj da muzeoj en Suomenlinna estas dediĉita al tiu fama homo kaj lia impona tombo ne povas esti ne rimarkita apud [[preĝejo]]. La granda preĝeja sonorilo interfoste pendas apud la [[tombo]], ĉar la turo funkcias kiel [[lumturo]] kaj ne havas lokon por la [[sonorilo]]. Dikegaj ĉenoj ĉirkaŭas la ejon; antaŭe ili fermis la markolojn inter la insuloj por malhelpi la alvenon de velŝipoj.
 
La konstrumaterialoj de la fortikaĵo estas surlokaj [[granito]], [[briko]]j, [[ ligno]] kaj [[grejso]]; [[kalkŝton]]o kaj [[sabto]] el [[Gotlando]] kaj [[Oelando]]. Militkaptitoj kaj soldatoj laboregis por realigi la planojn de Ehrensvdrd. En la [[18-a jarcento]] tiucele estis dungitaj tuta finnlanda armeo kaj kelkaj trupoj el Svedio. La [[soldato]]j plendis La. pro la malbona trinkakvo, ĉar ne estis [[puto]]j, sed ili trinkis pluvakvon el truoj kaj el insulaj lagetoj.
 
Kiam oni promenas en la brikaj [[tunelo]]j, el Ia [[ plafono]] gutadas akvo, kiu produktas etajn blankajn stalaktitojn. La pintoj bele brilas pro la ŝajne puraj [[guto]]j. Sur la tegmento kreskas herbo. La tereno estas malebena, kun pluraj krutaĵoj kaj ŝtuparoj. Laŭ ili oni povas malsupreniri al malgranda pIaĝo, kie ludas infanoj, aŭ al rokstrando, kie en sunaj tagoj videblas unuopuloj kaj paroj en banvestoj. Preskaŭ ĉiam blovas freŝa [[vento]].
 
En la malmodernaj loĝejoj de Suomenlinna loĝas proksimume naŭ cent ĉefurbanoj, [[pentristo]]j, [[muzikisto]]j kaj [[artist]]oj. Ili ĝuas kvazaŭ kamparan trankvilon, se turistoj ne emas ĝeni enirante ties [[ĝardeno]]jn kaj [[domo]]jn, el kiuj kelkaj estas tre allogaj rusaj vilaoj de la cara epoko. La konstantaj loĝantoj foje nomas sian nutraĵvendejon „Nutraĵmuzeo sed ne malproksime troveblas modernaj
Linio 31:
{{El Monato|Suomenlinna}}
{{projektoj|commonscat=Suomenlinna}}
 
[[Kategorio:Finnlando]]
[[Kategorio:Fortikaĵoj]]
 
[[be:Крэпасць Суаменліна]]
[[ca:Suomenlinna]]
[[cs:Suomenlinna]]