Nikolaj Lozgaĉev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Nikolai Lozgaĉev''' (1957-1998), rusa [[poeto]], tradukanto, kanzonisto, forpasis la 4-an de aŭgusto post unusemajna komato, kaŭzita de river-akcidento. Nikolai Lozgaĉev aperis en la esperantista medio unue kiel gasto al [[OkSEJT-23]] en [[1981]] por... ludi goon. Sed post la unua sperto de nekomunikiĝeblo en la drakona kontraŭ [[krokodili|krokodila]] atmosfero li neofitiĝis kaj reaperis post du jaroj de intensa laboro kun tuta programo de kantoj de [[Vladimir Visockij]] de propra traduko en la [[Unua kultura forumo]] (Sverdlovsk, aŭg. [[1983]]) (eldono: [[La birdo Gamajun]], 1989). Kaj en la sekva jaro li jam partoprenas en la [[Urala konferenco pri planlingvoj]] (Tjumena universitato, apr. [[1984]]) kun interesa temo pri esperanta slango kaj baldaŭ iĝas prezidanto de [[E-rondon Kulturo]], kiu formiĝis ĉirkaŭ la samizdata kultura almanako [[Sezonoj]], lanĉita samjare. Redaktis ĝin ekde 1990.
Lia aktiva partopreno en Sezonoj kaj Belartaj konkursoj de [[E-rondon Kulturo]] havigis al li reputacion de talenta esperanta poeto, literaturisto kaj tradukisto. Ĉi tie aperis liaj artikoloj pri la rusa poezio, tradukoj el Vysockij, [[Majakovskij]], [[Kamenskij]], [[Ĥlebnikov]], [[Severjanin]], [[Baljmont]], [[Brjusov]], [[Puŝkin]], [[Fet]] k.a.
La originalaj poemoj de Lozgaĉev aperis en [[La tago del eterno]] (1987) kaj en la kolektiva volumo [[Kvarteto]] (1996) (kies eldonon li parte subvenciis.).