Colemak: Malsamoj inter versioj

latinalfabeta klavarfasono
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:45, 16 mar. 2010

Colemak estas klavarofasono lanĉita je la 1-an de januaro, 2006 de Shai Coleman. Ĝi estas la tria plej populara klavarafasono inter anglalingvanoj post Qwerty kaj dvorak. Ĝi optimigas por la angla lingvo laŭ la jenaj kriterioj:

  • facile lernebla por qwerty-tajpistoj
  • plej uzataj anglaj literoj ĉe la hejma vico
  • distribuas saman kvanton da laboro al ambaŭ manoj
  • facile tranĉi kaj glui ĉar literoj X, C kaj V restas en la sama pozicio kiel qwerty
Klavarfasono de Colemak

Avantaĝoj

  • Komforta: fingroj per Qwerty moviĝas 2,2-oble pli ol per Colemak. Qwerty havas 16-oble pli da vicsaltado per la sama mano ol Colemak. Cetere, estas 35-oble pli da vortoj kiujn oni povas tajpi ĉe la hejma vico ĉe Colemak.
  • Facile lernebla: Ebligas facilan adaptiĝon el Qwerty. Nur 2 klavoj ŝanĝiĝas al la alia mano. Kelkaj kutimaj klavkombinoj (inkluzivante Ctrl+Z/X/C/V) restas same. Lecionoj por tajpi ekzistas.
  • Rapida: La plej fortaj kaj rapidaj fingroj plej multe tajpas. Malofte la sama fingro tajpas du klavojn sinsekve.
  • Multlingva: Permesas tajpi en pli ol 40 lingvoj kaj diversaj simboloj, kiel ekzemple "pâté", "mañana" kaj €.
  • Libera kaj senpaga: Libera programaro sub permesilo de Creative Commons. Oni ne devas aĉeti novan klavaron, simple instali programon.

Eksteraj ligiloj