Taggazeto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zuazua (diskuto | kontribuoj) e Marcos, mi pliampleksigis la paĝon kaj vi ĉiam forigas mian redakton; tio ne estas akceptebla konduto. |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{kunigu|gazeto}}
'''Taggazeto''' estas [[gazeto]] kiu aperas
Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ĉefaj [[amaskomunikilo]]j en evoluintaj socioj, same kiel [[televido]], [[radio]] kaj [[Interreto]].
== Historio ==
La unua ĉiutaga eldonaĵo kun skiza resumo pri la ĉefaj eventoj el la pasinta tago aperis en la jaro [[-59]], kiam, en [[Romo]], [[Julio Cezaro]] estigis la ''[[Acta Diurna populi Romani]]'' (ofte nomataj simple ''Acta Diurna''), oficiala gazeto kiu afiŝiĝis en publikaj lokoj.
Modernstilaj taggazetoj tamen naskiĝis en [[Germanio]] dum la [[17-a jarcento]]. La unua tia eldonaĵo estis ''[[Einkommende Zeitung]]'', kiu estiĝis en [[1650]] en [[Lepsiko]]; ĝi ĉefe celis la tiaman riĉularon, kaj enhavis novaĵojn pri krimoj, ekonomiko, landa kaj eksterlanda politiko.
Inter la [[19-a jarcento|19-a]] kaj la [[20-a jarcento]], danke al la [[industria revolucio]] kaj al disvastiĝo de [[legopovo]] en la [[Okcidenta civilizo|okcidentaj landoj]], gazetoj kaj taggazetoj iĝis vaste popularaj ĉe ĉiuj [[socia klaso|sociaj klasoj]]. Tiaj eldonaĵoj restis ege sukcesaj dum la tuta [[20-a jarcento]], kiam ili longe funkciis kiel la plej grava amaskomunikilo, flanke al [[radio]] kaj, dum la dua duono de la jarcento, al [[televido]].
Dum la lastaj jardekoj, la populariĝo de [[Interreto]] grave ekinfluis la evoluon de taggazetoj, kies legantaro rimarkinde malkreskis en pluraj evoluintaj landoj.
== Vidu ankaŭ ==
{{ĝermo}}
Linio 11 ⟶ 22:
[[de:Tageszeitung]]
[[fr:Quotidien]]
[[it:Quotidiano]]
[[nl:Dagblad]]
[[sv:Dagstidning]]
[[vec:Quotidian]]
|