Vintra Ciklodromo: Malsamoj inter versioj

47 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
Precizigo pri Henri Desgrange
e (malgrandigis bildon)
e (Precizigo pri Henri Desgrange)
La '''Vintra Ciklodromo''' (france: '''vélodrome d’Hiver''') de [[Parizo]] estis konstruita en [[1909]] kaj malkonstruita en [[1959]]. Oni familiare nomis ĝin '''Vél’ d'Hiv’'''. Ĝi situis sur strato Nélaton, en la [[15-a arondismento de Parizo]].
 
Komence de la 20-a jarcento, bicikla kompetado fariĝis amasa spektaklo ŝatata de la laborista popolo de la urboj. Konstruado de ciklodromoj partoprenis al tiu movado. Ekde [[1902]], [[Henri Desgrange]] (ankaŭ kreinto de [[Tour de France]] en 1903) petis al arĥitekto [[Gaston Lambert]] aranĝi la Galerion de Maŝinoj, restaĵon de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, situanta en la kvartalo de Grenelle, por krei tie kurejon por bicikla kompetado. Inaŭgurita la {{daton|20|decembro|1903}}, la ciklodromo rapide akiris grandan popularan sukceson. Tamen, en [[1909]], la urbo anoncis la malkonstruon de la Galerio de Maŝinoj por liberigi la perspektivon al la [[Marsa Kampo (Parizo)|Champ de Mars]]. Desgrange decidis ekkonstrui apude, ĉe la angulo de Bulvardo de Grenelle kaj de Strato Nélaton, novan templon de la biciklo. En la nova ''Vel' d'Hiv''' kiu naskiĝis, 17000 spektantoj, sur sidŝtuparoj el brikoj kaj betono, povis observadi biciklistojn kiuj rondiris 250 metrojn longan kurejon el abio, ĉirkaŭ vasta centra razeno. La spektaklejo estis prilumata de grandega zenita vitrotegmento kaj pli ol mil elektraj lampoj.
 
Multnombraj manifestacioj animis tiun ekipaĵon. La fama bicikla kurado de la ''Six jours de Paris'' (6 tagoj de Parizo), kreita en [[1913]], laŭ la ekzemplo de simila usona kurado, ekkonis sian apogeon inter la du mond-militoj, kaj rapide fariĝis la kulmino de la bicikla sezono. En [[1926]] komenciĝis la elekto de la ''Reine des 6 jours'' (Reĝino de la 6 tagoj), ŝarĝita startigi la kuradon; Reĝinoj estis elektitaj en la medio de laŭmodaj popularaj artistinoj: [[Édith Piaf]], [[Annie Cordy]], [[Yvette Horner]] estis Reĝinoj de la 6 tagoj. Animado disvastiĝis tag-nokte en la stratoj de la kvartalo.