Teofano (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|[[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)| kaj lia edzino, Teofano, kronitaj kaj benitaj de Jesuo Kristo; relieftabulo el eburo, ĉirkaŭ [...
 
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[dosiero:Urkunde01.jpg|thumb|[[Geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano|Geedziĝdokumento]] de Teofano kaj Oto]]
'''Teofano''' aŭ '''Theophanu''' ([[latine]]: '''Theophano''', Θεοφανώ aŭ '''Theophania''' Θεοφάνια; naskiĝis ĉirkaŭ [[960]]<ref>Laŭ aliaj mencioj la naskiĝjaro estis [[955]]. Komparu ekzemple Gunther Wolf, ''Nochmals zur Frage: Wer war Theophano (Denove pri la demando: Kiu estis Teofano)'', en: ''Kaiserin Theophanu. Prinzessin aus der Fremde - des Westreichs große Kaiserin (Imperiestrino Teofano. Princino el eksterlando - la plej granda imperiestrino de la okcidenta imperio)'', Köln 1991, p. 67, kaj Hans K. Schulze, ''Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. Die griechische Kaiserin und das römisch-deutsche Reich 972 -991 (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano. La greka imperiestrino kaj la romia germana imperio 972 - 991)'', Hannover 2007, p. 42.</ref> en la [[bizanca imperio]]; mortis la [[15-an de junio]] [[991]] en [[Nimwegen]]) estis nevino de la bizanca imperiestro kaj iĝis la edzino de [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]] kaj kun-imperiestrino de la [[Sankta Romia Imperio]] dum dek unu jaroj kaj imperiestrino dum 7 jaroj. Ŝi estis unu el la plej influaj regantinoj de la [[mezepoko]] kaj staras en la sukcedvico de la imperio inter Oto la 2-a kaj [[Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 3-a]].
 
La nomo devenas el la bizanca-greka: ''„Theophaneia“'' (Θεοφάνεια) kaj signifas [[teofanio]]n, aperon de [[Dio]].
 
== Vivo ==
Oni konas nek la naskiĝlokon, nek la naskiĝdaton, nek la gepatrojn de Teofano. Aparte notinda estas, ke ŝia [[geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano|geedziĝdokumento]] kontraŭe al la tiamaj kutimoj ne entenis mencion de la gepatroj de la edzino, kiu estas nur nomita nevino de la bizanca imperiestro [[Johano la 1-a Tzimiskes]].
Verŝajne Teofano estis la filino de la bizanca armeestro [[Konstantin Skleros]] kaj de ties edzino [[Sophia Phokas]], kaj devenis tiel de la alta bizanca nobelaro, sed ne estis imperiestra-devena, do ne tiel nomata ''purpurnaskita''. <ref>Komparu rilate al tio ekzemple Gunther Wolf, a. a. O., p. 59 ff., kaj [[Henry Benrath]] (= Albert Rausch), prilaboroj rilate al ''"Die Kaiserin Theophano" (La imperiestrino Teofano)'', Stuttgart 1941, p. 13 ff.</ref>
 
[[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 1-a]] vane sendis du senditarojn al [[Konstantinopolo]] por trovi bizancan princinon kiel edzinon pro sia filo. Nur la tria senditaro sub la gvido de la ĉefepiskopo [[Gero de Kolonjo]] sukcesis, sed venigis al Italujo ne la deziratan Ana (naskiĝintan en [[963]], filino de la mortinta imperiestro [[Romanos la 2-a]]), sed Teofanon, nevinon de la tiama imperiestro Tzimiskes. Iuj volis pro la ne imperiestra deveno de la edzino resendi ŝin, sed tian konsilon, Oto la Grando, pro la rilatoj al Bizanco ja ne povis sekvi <ref>Komparu Helmut Fußbroich, ''Theophanu. Die Griechin auf dem deutschen Kaiserthron (Teofano. La grekino sur la germana imperiestra trono.'', Köln 1991, p. 41.</ref>.
 
Tial edziniĝis Teofano la [[14-an de aprilo]] [[972]] en [[Romo]] al [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]]. La paro havis kvin gefilojn:
* [[Adelheid la 1-a (Quedlinburg)|Adelheid]], abatino de [[Quedlinburg]]
* [[Sophia (Gandersheim)|Sophia]], abatino de [[Gandersheim]] kaj [[Essen]]
* [[Mathilde (Lothringen)|Mathilde]], posta edzino de la palatina [[grafo]] [[Ezzo]]
* La imperiestro [[Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 3-a]]
* verŝajne ĝemelfratinon de Oto la 3-a, por kiu Oto la 2-a okazigis [[meso (diservo)|mortomeson]] tuj post la naskiĝo.
 
El la [[geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano|geedziĝdokumento]] videblas, ke ŝi estis kronita al imperiestrino dum sia nuptoceremonio fare de la [[papo]] [[Johano la 3-a]]. En la dokumentoj de Oto la 2-a, Teofano estas ofte menciita (en ĉirkaŭ kvarono de ĉiuj dokumentoj), kaj tio atestas ŝian intereson kaj influon al la aferoj de la imperio. Siatempe ŝi certe estis la plej riĉa virino de la imperio.
 
== Regenteco (985–994) ==
Post kiam Oto la 2-a mortis neatendite la [[7-an de decembro]] [[983]] pro [[malario]], [[Willigis]], la ĉefepiskopo de [[Mainz]], alvokis Teofanon kaj [[Adelheid de Burgundio|Adelheid]], la patrinon de Oto la 2-a el Italujo al Germanujo. Dum la ''Reichstag'' (imperia konsilaro) en Rara ([[Rohr (Turingio)]]) en [[984]] [[Henriko la 2-a (Bavario)|Henriko la 2-a]] de [[Bavarujo]], kiu estis la plej proksima vira parenco de la reganta dinastio, kaj tial postulis rajton pri kuratoreco kaj regenteco, transdonis la trijaran Oto la 3-an, jam kronitan reĝon al Teofano.
 
En majo de la jaro [[985]] oni finefine transdonis la regentecon al Teofano en [[Frankfurt am Main]]. Tiel okazis unuaj paŝoj al la heredeco de la krono en la imperio. Teofano ne estis parence ligita al la tiam en [[Konstantinopolo]] regantaj imperiestroj Bazileo la 2-a kaj Konstantino la 8-a. <ref>Atestoj rilate al la parenceco inter tiuj imperiestroj kaj Teofano el pli malnovaj verkoj ne havas sciencan fundamenton.</ref>
Teofano estis ĝis sia morto en [[991]] regentino de la [[Sankta Romia Imperio]].
 
Kune kun sia bopatrino Adelheid, ŝi fortigis la regentecon, ĉefe en [[Loreno]] kaj [[Italujo]], sed ankaŭ ĉe la slava orienta landlimo. En [[986]] aperis post pluraj bataloj de la imperiestrino la princoj de [[Bohemujo]] kaj [[Pollando]] pace al ĉe la kortega tago en [[Quedlinburg]]). Pro inteligenta politiko ŝi sukcesis sekurigi la imperiestran tronon por sia filo Oto la 3-a.
 
Teofano eldonis oficialajn dokumentojn dum sia regenteco kaj tiel plivastigis la politikajn agadeblojn de imperiestrinoj de la Sankta Romia Imperio en la 10-a kaj [[11-a jarcento]]j.
En la dokumento de Ravennat, la [[1-an de aprilo]] [[990]] ŝi subskribis laŭ bizanca tradicio kiel imperiestro (ne kiel imperiestrino)<ref>Vidu imperiestrino [[Ireno de Ateno]] kaj imperiestrino [[Teodora la 2-a]], kiuj ambaŭ regis anstataŭ siaj filoj.</ref> pompe kiel ''Theophanius gratia divina imperator augustus - Teofano, imperiestro per dia graco''. La jaroj en la dokumento estis nombritaj laŭ ŝi, kiel por vira imperiestro. La ekirdato estis [[972]].
 
Post mallonga malsano la imperiestrino Teofano mortis la [[15-an de junio]] [[991]] en [[Nimwegen]] kaj estis entombigita en [[Kolonjo]] en la abatejo preĝejo sankta [[Pantaleon]]. Post ŝia morto, ŝia bopatrino, imperiestrino Adelheid, regis senprobleme por sian nepon Oto la 3-an ĝis fine de la jaro [[994]].
 
==Referencoj==