Hans Egede: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Hans Egede.jpg|thumb|250px|right|Hans Egede]]
'''Hans Egede''' (n. la [[31-an de januaro]] [[1686]] en [[SenjenHarstad]], [[Norvegio]] – m. la [[5-an de novembro]] [[1758]]), estis norvega [[luteranismo|luterana]] [[misiisto]], konata kiel la '''Apostolo de Gronlando'''. Li studis en la [[Universitato de Kopenhago]] kaj ekde 1706 laboris kiel [[pastoro]]. Pro lia legado, la pastoro interesiĝis pri la kolonio [[Gronlando]] kaj instigis al la [[Danio|dana]] registaro financi ekspedicion kun la celo reformigi la kolonion.
 
Li eliris el [[Bergen]] la [[3-an de majo]] [[1721]] kun sia familio kaj tri ŝipoj. Alveninte al la okcidenta bordo de Gronlando la [[4-an de julio]], li rimarkis ke ne restis nordia loĝantaro en tiu regiono, pro kio li sindediĉis al la kristaniĝo de la loka loĝantaro. Li fondis Godthåb ([[Nuko (Gronlando)|Nuko]]), la [[ĉefurbo]] de Gronlando. Ankaŭ li estis grava por la ekiĝo de la komercado inter [[Danio]] kaj Gronlando. Li restis en la kolonio ĝis [[1736]], sed devis reveni al [[Eŭropo]] pro la sanstato. Li estis nomumita direktoro de la seminario de [[Kopenhago]], kie studis la misiistoj por Gronlando. Li publikigis libron pri la natura historio de Gronlando.