Hornussen: Malsamoj inter versioj

1 020 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
La unua dokumenta mencio de Hornussen datiĝas el la jaro [[1281]] kiel ''Hornescon''.
 
En [[mezepoko]] Hornussen estis senjora bieno de la [[Monaĥejo Säkingen]]. La landaj regantoj estis la [[Grafoj de Habsburgo-Laufenburg]] kaj poste la ĉeflinio de la [[Habsburgoj]]. Post la [[Milito de Waldshut]] en la jaro [[1468]] la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al [[Burgonjo]], sed post la burgonja malvenko dum la [[Burgonjaj Militoj]] kontraŭ la [[Svisa Ĵurkomunumo]], la regiono en [[1477]] revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj. En la jaro [[1680]]la Habsburgoj pandigis siajn rajtojn pri Hornussen, [[Niederzeihen]], [[Stein AG|Stein]], [[Hellikon]] kaj [[Zuzgen]] al la Monaĥejo Säkingen. Nur okdek jarojn poste en la jaro [[1740]] la Habsburgoj povis reaĉeti la pandon kontrauu la prezo de 15000 guldenoj.
En [[mezepoko]] Hornussen estis senjora bieno de la [[Monaĥejo Säkingen]].
 
En la jaro [[1797]] la [[Francio|francoj]] okupis la regionon. Ek de tiam la [[Frick-Valo]] formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro [[1802]] estis integrita kiel [[Kantono Frick-Valo]] al la [[Helveta Respubliko]] kaj en la jaro [[1803]] fariĝis parto de [[Kantono Argovio]], kaj Hornussen estiĝis komunumo de la argovia [[distrikto Laufenburg]].
 
==Eksteraj Ligiloj==