Aĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:24, 1 sep. 2005

Aĝo estas kvanto da tempo, pasinta ekde la naskiĝo de ekzistaĵo, aŭ ekde la ekesto de io.

La homoj komence atingas la infanaĝon, la tempon, dum kiu oni estas infanoj. Ili ofte ludas kun samaĝuloj. Ĝis ili ne atingas aĝon postulatan de la leĝo, por ĝui ĉiujn civilajn rajtojn rajtojn (ĝenerale 18 jarojn), ili estas neplenaĝuloj. Post tiu tempo ili iĝas plenaĝuloj, sufiĉe aĝaj, por ĝui la civilajn rajtojn. La grandaĝa homo estas pli ol iom maljuna, atinginta la plejon de sia kresko kaj forto.

Se homo iĝas profundaĝa, tio estas tre maljuna, ŝli estas ofte plejaĝulo, la plej respektata ano de komunumo pro sia aĝo kaj saĝo. Se ŝli estas ankaŭ la plej aĝa membro de kunveno, rolanta kiel provizora prezidanto, ŝli estas la aĝoprezidanto.

Oni parolas pri jaraĝa besto, se ĝi havas la aĝon de unu jaro. (ekz.iam oni pretigis jaraĝan ŝafidojn kiel bruloferojn)

Tempaĝo estas ĉiu el la grandaj periodoj, per kiuj oni dividas la historion kaj la prahistorion.

Vidu ankaŭ: epoko, erao