Mettauertal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
 
La unua dokumenta mencio de Etzgen datiĝas el la jaro [[1448]] kiel ''Eczken'', tiu de Hottwil el la jaro [[1150]] kiel ''Hotiwilare'', tiu de Mettau el la jaro [[1254]] kiel ''Mettowe'', tiu de Oberhofen el la jaro [[1705]] kiel ''Oberhoffen'', kaj tiu de Wil en la jaro [[1318]] kiel ''Wile''.
 
Dum [[mezepoko]] la landaj regantoj de la regiono estis la [[Grafoj de Habsburgo-Laufenburg]] kaj poste la ĉeflinio de la [[Habsburgoj]]. Post la [[Milito de Waldshut]] en la jaro [[1468]] la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al [[Burgonjo]], sed post la burgonja malvenko dum la [[Burgonjaj Militoj]] kontraŭ la [[Svisa Ĵurkomunumo]], la regiono en [[1477]] revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj.
 
En la jaro [[1797]] la [[Francio|francoj]] okupis la regionon. Ek de tiam la [[Frick-Valo]] formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro [[1802]] estis integrita kiel [[Kantono Frick-Valo]] al la [[Helveta Respubliko]] kaj en la jaro [[1803]] fariĝis parto de [[Kantono Argovio]], kaj la kvin vilaĝoj estiĝis komunumoj de la argovia [[distrikto Laufenburg]].
 
==Eksteraj Ligiloj==