Jaroměřice nad Rokytnou: Malsamoj inter versioj

1 505 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
Muzeo de Otokar Březina
(Muzeo de Otokar Březina)
Image:Jaromerice nad rokytnou joseph.jpg|kapelo de Sankta Jozefo
</gallery>
 
 
=== Muzeo de Otokar Březina ===
 
En la domo, kie la poeto [[Otokar Březina]] vivis ekde 1913 ĝis sia morto en 1929, en la strato Březinova n-ro 46, troviĝas muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro. La ideon fondi la muzeon ekhavis liaj proksimaj geamikoj jam tuj post lia enterigo.
[[Dosiero:Muzeum Otokara Breziny.jpg|thumb|left|Muzeo de Otokar Březina]]
En la j. [[1930]] sur la domo estis inaŭgurita memortabulo de la skulptisto [[František Bílek]]. Ekde 1932 la muzeon ekmastrumis la nove fondita ''Societo de Otokar Březina''. Tiutempe temis pri la unua literatura muzeo en Moravio.
 
La muzeo funkciis ankaŭ dum la dua mondmilito. Dum la komunisma reĝimo en la 50aj jaroj la Societo de O.B. estis malfondita kaj la muzeo kaj la konstruaĵo malprosperis. Nur post 1989 post ampleksa rekonstruo la muzeo estis 11.9.[[1993]] solene remalfermita. Zorgas pri ĝi denove ''Societo de Otokar Březina'', refondita en 1990.
 
En la unua etaĝo de la muzeo estas konservita loĝejo de la poeto kun originaj meblaro, bildoj, grafikaĵoj kaj plastaĵoj donacitaj de lia amiko skulptisto František Bílek, vitrinoj kun valoraj dokumentoj pri lia vivo kaj aliaj memoraĵoj. En la teretaĝo troviĝas studbiblioteko, muzea oficejo kaj ekspozicio pri historio de la muzeo kaj de la Societo kaj pluraj vitrinoj por okazigo de temaj ekspozicioj.
 
Ekde 2005 la muzeo estas proklamita kiel „Kultura memorindaĵo“. Ĝi malfermitas ekde aprilo ĝis oktobro ĉiutage krom lundo inter 9-11 kaj 14-16 h.
 
== Literaturo ==