Turingia Arbaro: Malsamoj inter versioj

57 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: lt:Tiuringijos Miškas)
Neniu resumo de redakto
[[Dosiero:Thüringer Wald.png|thumb|<center>situo de la Turingia Arbaro]]
[[Dosiero:Thüringer Wald.JPG|thumb|<center>la Turingia Arbaro apud [[Oberhof (Turingio)|Oberhof]]]]
La '''Turingia Arbaro''' - [[germane]] ''Thüringer Wald'' [prononco "'''Ty'''ringa Valt"] - en vasta senco estas mezalta montaro, evidente tre arbaroriĉa, de 150 kilometroj da longo kaj 35 kilometroj da larĝo en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Turingio]] de [[Germanio]]. En malvasta senco la Turingia Arbaro nur estas la okcidenta parto de tiu montaro, ĝis proksimume la urbo [[Neustadt am Rennsteig]]. La orienta parto, do la mezalta montaro oriente de la linio [[Gehren]]-[[Neustadt am Rennsteig|Neustadt]]-[[Schleusegrund]]-[[Auengrund]] kontraste al la okcidenta parto nomiĝas [[Turingia Ardeza Montaro]].
 
La montaro je granda parto konsistas el la vulkana roko [[porfiro]], sed ankaŭ el [[granito]] kaj [[gnejso]]. Sekve de geologiaj perturboj malgrandkvante troveblas ankaŭ aliaj specoj da ŝtonoj.
 
Konatiĝis mineralaj kugloj troveblaj ĉe la monto ''Schneekopf'' proksime de [[Oberhof (Turingio)|Oberhof]], kiuj konsistas el [[porfiro]] sed enŝlosas kernojn el la mineraloj [[agato]] kaj [[kvarco]].
 
[[Dosiero:Thüringer Wald im Winter.jpg|thumb|250px|left|<center>la Turingia Arbaro dum vintro (apud [[Gehlberg]])]]
Sur la plej alta linio de la montaro inter [[Eisenach]]-Hörschel ĉe rivero [[Werra]] kaj [[Blankenstein]] ĉe rivero [[Saale]] situas 168 kilometrojn longa migra vojo, kiu nomiĝas ''Rennsteig'' ['''Ren'''ŝtajk]. Unufoje ĉiujare, meze de majo, tiu vojo pleniĝas je sportistoj ĉar ekde la jaro 1973 tiam tradicie okazas granda kura konkurso. La migra vojo ''Rennsteig'' havas altan simbolan valoron por la federacia lando [[Turingio]]: ekzemple la landa himno nomiĝas ''Rennsteiglied'' (do "Rennsteig-kanto").
 
La urbo [[Oberhof (Turingio)|Oberhof]] estas granda [[vintra sporto|vintrosporta]] centro kun stadiono por 13.000 spektantoj.
 
== Vidindaĵoj ==