Hadriano la 6-a: Malsamoj inter versioj

11 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: vi:Giáo hoàng Ađrianô VI)
La sola [[Nederlando|nederlanda]] papo ([[1522]]–[[1523]]), li naskiĝis en [[Utrecht (urbo)|Utrecht]], denaske nomita Adriaan Florisz BOEYENS. Li vizitadis la universitaton de [[Loveno]], iĝis doktoro pri teologio ([[1491]]), kaj en [[1507]] estis nomumita instruisto al la sepjara Karlo, poste reĝo de [[Hispanio]] (kiel [[Karlo la 1-a]]) kaj [[Sankta Romia Imperio|Sankta-Romia Imperiestro]] (kiel [[Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]]). En [[1516]] Karlo nomumis Adrianon [[Inkvizicio|ĝenerala inkvizitoro]] de [[Aragono]] kaj kun[[regento]]. Li estis elektita kardinalo en [[1517]]. Kiel papo li provis ataki la vendon de [[indulgenco]]j, kiuj instigis la unuan ribelon de [[Martin Luther|Lutero]], kaj li alligiĝis al la imperiestro, [[Anglio]] kaj [[Venecio]] kontraŭ [[Francio]]. Li ankaŭ sensukcese provis unuigi la kristanajn fortojn kontraŭ la [[Osmanida imperio|Turkoj]].
 
Traktante la fruajn stadiojn de la [[protestantismo|protestanta]] ribelo en [[Germanio]], Adriano ne tute komprenis la gravecon de la situacio. Dum la dietoregna parlamento, kiu kunvenis en decembro de [[1522]] en [[Nurenbergo]], li estis reprezentita per [[Francesco Chieregati|Chieregati]], kies instrukcioj enhavas la malkaŝan konfeson, ke la tuto de la malordo de la eklezio eble devenis el la [[Roma kurio|kurio]] mem, kaj tie devus komenci la reformo. Tamen, la eksa profesoro kaj ĝenerala inkvizitoro estis firme kontraŭ doktrinaj ŝanĝoj kaj postulis, ke Lutero estu punita pro herezo.
 
La aserto en unu el liaj verkoj, ke la papo povas erari pri fidaferoj (''haeresim per suam determinationem aut Decretalem assurondo'') allogas atenton. [[Katolikismo|Katolikoj]] diras, ke ĝi sole estis privata opinio, ne elkatedra deklaro, sekve ĝi ne konfliktas kun la [[dogmo]] pri papa neeraropovo. Aliaj asertas, ke la koncepto pri "elkatedreco" estis inventita en la [[19-a jarcento]]. La 14-an de septembro [[1523]] li mortis, post papeco tro mallonga por esti efika.<br>
Sennoma uzanto