Balono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nallimbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:기구 (비행체)
Linio 8:
 
==Armea uzo==
La unuan proponon por armea uzo donis jam en la jaro [[1783]] franco [[Giroud de Villette]] post sia flugo per montgolfiera balono. La unua praktika uzo estas alskribata al alia franco. [[Guiton de Morveau]], konsilanto de Komitato por ŝtata bono de la unua franca respubliko, provis per balono transporti en [[1793]] [[depeŝo]]jn el sieĝata urbo [[Condré]]. Sed la nelikita balono falis en tendaron de malamikoj. Malgraŭ tio li akiris en la sama jaro subtenon por siaj intencoj kaj jam je unu jaro pli malfrue per sia balono '''Entreprenant''' (entreprenema) li intervenis en [[batalo ĉe Maubeuge|batalojn ĉe Maubeuge]]. Sed antaŭ tio estis necese kun helpo de kemiisto [[AntonieAntoine Laurent Lavoisier]] kaj fizikisto [[Coutelle]] malkovri kaj priregi novan manieron de sintezo de hidrogeno.
 
Dum [[Prusio|prusa]] sieĝado de [[Parizo]] en [[1870]] balonoj estis unusola rimedo por komuniko de sieĝantoj de la urbo kaj la resto de [[Francio]]. Dum la sieĝado ekstartis 66 balonoj, el kiuj plimulto alflugis kun [[poŝto]] kaj pasaĝeroj ekster la prusan ĉirkaŭigon.