Tsatsiki: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĝi prepariĝas tiel, ke oni metas relative firman jogurton en tukon, por ke la [[selakto]] povas elguti. Poste la senŝeligita kaj senkernigita kukumo estas [[Kuireja raspilo|raspita]], saligita, lasita dum iom da tempo kaj elpremita. Sekve jogurto kaj kukumaĵo estas intermiksitaj, spicitaj per salo, nigra pipro kaj erigita ajlo kaj fine aldoniĝas iuj gutoj da olivoleo. Ofte oni dekoras la pretan saŭcon per iom da [[aneto]].
 
Tsatsiki serviĝas kiel tipa malvarma [[antaŭmanĝaĵo]] kun pano kaj estas parto de la antaŭmanĝa plado ''Mecedes'' (μεζέδες). Ofte ĝi ankaŭ serviĝas kun viandaĵoj kiel [[Giros]] aŭ [[Suvlaki]] (σουβλάκι).
 
Similaj receptoj jam konatas el la antikva [[Mezopotamio]]. Iom proksimas la turka manĝaĵo ''[[Cacık]]'', la [[Albanio|albana]] ''Taratoi'', la [[Bulgario|bulgara]] [[Tarator|Таратор]], ''Tarator'' (tiuj du pladoj tamen pli likvas kaj fakte estas supoj), la [[Irano|persa]] ''Mast o ĥiar'' kaj la [[Barato|barata]] ''Kheere ka [[Raita]]'' ("रायता [Raita] kun kukumoj").