Tempofiniĝo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Tempofiniĝo''' aŭ tempofino aŭ tempo de la fino aŭ ankaŭ fino de la tagoj, estas esprimo indikanta la finon de la mondo laŭ mitoj kaj precipe laŭ la Biblio. La kristana tieldir... |
e Roboto aldono de: fr:Fin des temps; cosmetic changes |
||
Linio 17:
==Kristana interpreto pri la [[libro de Danielo]]==
Kristanoj estimis tiom la libron de Danielo ke por ili ĝi entenas evidentajn profetiojn ĉar ĝi estus verkita jarcentojn antaŭ la eventoj realaj. Kaj sur tio antaŭsupozo ili kreis certecon kaj argumentojn eluzitajn en sia apologetikemo. Sed la modernaj sciencoj pri lingvoj kaj afinaj, etimologio semiologio historio lingvevoluiĝo lingvakomparismo ktp, iom post iom malkovris ke la libro dateblas post la eventoj profetigitaj kaj ke, tial, la libro havis alian funkcion en la intencoj de la verkisto: montri al la persekutata komunumo, ke al Dio ne forfuĝas la okazaĵoj kaj ke li regas la historion kaj ĝin disponas por la savo de siaj elektoj: fakte la libro naskiĝis en epoko de Makabeoj kiam la judaro estis premata de la Seleŭkiaj potenculoj (aparte [[Antioĥo la 4-a Epifano]] de Sirio - dua jarcento a. K.), celantaj detrui la kredon je la revelaciinta Javeo. Iom post iom ankaŭ la fervoro de apologiistoj senfajriĝis kaj ankaŭ la koncepto «tempofino» akiris novan lumon.
Legita tiusence, la tuta libro ricevas kredeblecon ĉar la rakontoj, en si mem nekredeblaj akiras la forton de la ekzemplo kaj de la teolgia-morala instruo el ili fontanta. Oni vidu la inventaĵojn pri [[Belŝakar]] kaj la tri judaj junuloj laŭdantaj Dion meze de fornegaj flamoj ([[Aldonoj al Daniel]]).
La esprimo «tempo de la fino» ne signifas «fino de la tempo», sed enkadras la tempon kiu enkondukas al finiĝo kaj destruiĝo, ne de ĉio, sed de la aĵoj pri kiuj parolas la profetio. Nepras, tial, distingi la tempon el la eventoj kiuj en ĝi iras al finiĝo. Sur tiu linio hodiaŭ insistas la komentarioj de la diversaj kristanaj eklezioj
Kaj la Hebreoj tiamaj kaj nunaj?
[http://www.christianismus.it/modules.php?name=News&file=article&sid=43]
Linio 47:
'''2)''' Evangelio de Mateo 24,2: “Ĉar kiel la fulmo venas el oriento kaj montriĝas ĝis okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo”. Ĉu ĉi tie estas asertata la universa spaca kaj tempa superelstariĝo de Kristo aŭ ankaŭ la la tempo finiĝo? Ŝajnas ke hodiaŭ la interpreta kontrasto perdas intereson se komparata al aliaj epokoj.
[[
'''3)''' [[Apokalipso]]. Kiel sciate, tiu libro parolas pri simboloj per kiuj Sankta Johano provas esprimi la venkon, sur la peko kaj la morto, de Kristo resurektinta. Tiuj simboloj aludas al aferoj sufiĉe klaraj por samtempuloj de la hebrea medio, iom malpli facilaj por la estontaj generacioj. Krom tiu venko kaj la sorto de la kredantoj je Jesuo, nenio pri estonta historio estas en ĝi priskribata aŭ aludata. Tamen el iuj ties frazoj povis naskiĝi tiu kiun oni nomas jarmilismo.
En tiuj vortoj, apogitaj sur aliaj biblia tekstoj, preskaŭ ĉiu ero de la kristana epoko la kristanaj eklezioj trovis (kaj ankoraŭ vidas en la atestantoj de Jehovo) signojn de la alproksimiĝo de la fino de la ekzistana monda ordo kaj, foje eĉ la komenciĝo de la nova.
Linio 73:
==Diversaj mitoj pri la tempofiniĝo==
Laŭ nune distrumpetita legendo de Maya tempofino aŭ, pliprobable, eko de nova erao antaŭata de ĝenerale kosma renverso, okazos en 21 decembro 2012. Laŭ tiu mito jam okazis kvar kosmaj eraoj kun samnombraj civilizoj ĉiuj finiĝis per kosmaj malordigoj kaj malaperigo de medio por aperigo de nova. En tiu koncepto eble pli elstaras la ŝanĝiĝo de tempo ol la fino de la tempo.
Laŭ induismo la afero mulfacetas, sed ĉiuj miteroj koincidas en la rezultoj de la koncepto de cikla tempo, laŭ kiu ĉio finiĝas por ĉio vereni al nova komenco. Do, pli ol pri tempofino parolendas pri rekomenciĝo aŭ renovigo de la tempo (vidu [[Avataro]]n) [http://en.wikipedia.org/wiki/End_time]
Linio 98:
[[en:End time]]
[[fa:آخرالزمان]]
[[fr:Fin des temps]]
[[he:אחרית הימים]]
[[ia:Ultime dies]]
|