Naztuko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Носова хустка
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: kn:ಕರವಸ್ತ್ರ; cosmetic changes
Linio 14:
Ekde la [[11-a jarcento]] teksitaj tukoj kiel sekreta simbolo de amo havis gravan rolon en la ritoj de [[korteza amo]]. Kiel simbolo pri fideleco, kavaliroj kunprenis tiajn tukojn en la batalojn, kaj redonis ĝin poste - ofte makulite per ŝvito kaj sango - al la amatino.<ref name="loschek"/> Foje tiaj tukoj ankaŭ estis malferme fiksitaj ĉe la [[lanco]], se la posedantino ne estis edzinigita al alia kavaliro.
 
La teksisto ''Baptiste'' el [[Kambrezo]], tiutempe [[nederlande]] ''Kamerijk'' en [[Flandrio]], nuntempe ''Cambrai'' en norda [[Francio]], ĉirkaŭ la jaro [[1300]] laŭdire produktis la unuajn naztukojn el ŝtofo. Sub la nomo ''drapesello panetto di naso'' ([[itale]] "simplaj tukoj ŝtofaj por la nazo") ili tamen nur uziĝis malofte. La tukoj konserviĝis en poŝo ĉe la [[zono (vestaĵo)|zono]].
 
=== Luksa akcesoraĵo de la nobeloj ===
Linio 22:
Sultano Mehmedo la 2-a Fatih (1432–1481) ĉirkaŭ la jaro [[1453]] en la [[Otomana Imperio]] oficialigis leĝon, laŭ kiu nur li kaj liaj plej proksimaj kunlaborantoj rajtis publike porti naztukojn. Kiu malobeis tiun leĝon, estis enkarcerigita aŭ eĉ mortpunita.
 
[[Katerino de Mediĉo]] dum la [[16-a jarcento]] enkondukis la "tualetan tukon" ĉe la reĝa [[kortego]] de Francio. Ĝi nomiĝis ''mouchoir'' [prononco ''muŝoar''] kaj precipe havis reprezentan celon. Por la forviŝo de naza muko ankaŭ la nobeloj dum tiu epoko ankoraŭ uzis la fingrojn. [[Erasmo de Roterdamo]], kiu laŭ inventario posedis 39 naztukojn, konsideriĝas escepto. La dekoraj tukoj de la damoj estis sorbigitaj per [[parfumo]] kaj kiel ama simbolo donacitaj al sinjoroj. La pola-litova kaj poste franca reĝo [[Henriko la 3-a (Pollando-Litovio)|Henriko la 3-a]] donacis tiajn tukojn al siaj favoratoj<ref name="loschek"/>. Ankaŭ en la aliaj kortegoj de Eŭropo tiaj tukoj ekde la komenco de la [[16-a jarcento]] modiĝis.
 
Per la populariĝo de la [[snuftabako]] kaj la sekva uzo de la antaŭe dekoraj tukoj por la purigo de la nazo, la tukoj perdis sian luksan karakteron. Tiel la naztukoj dum la [[18-a jarcento]] iom post iom iĝis kutima objekto por viroj de la supraj sociaj tavoloj. Sed ankoraŭ dum la [[Franca Revolucio de 1789]] ĝi konsideriĝis sibolo de la nobelaro. ''"Li havas naztukon - li devas esti aristokrato. [[pendumo|Pendumu]] lin!"'', ekzemple krias franca revoluciulo en la dramo "La Morto de Danton" de la germana verkisto [[Georg Büchner]].
Linio 50:
[[it:Fazzoletto]]
[[ja:ハンカチ]]
[[kn:ಕರವಸ್ತ್ರ]]
[[lb:Nuesschnappech]]
[[nl:Zakdoek]]