Iberimperia aglo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: oc:Aigla iberica; cosmetic changes
Linio 19:
La '''Iberimperia aglo''', '''Hispanimperia aglo''' aŭ '''Hispana aglo''' (''Aquila adalberti'') estas [[specio]] de [[aglo]] loĝanta kaj ekzistanta nur en sudokcidento de la [[Iberia Duoninsulo]] kaj eble nordo de [[Maroko]]. Ĝis antaŭ nelonge ĝi estis konsiderata kiel [[subspecio]] de [[Imperia aglo]] (''Aquila heliaca''), sed [[DNA]] studoj -Sangster, 2002- kaj la diferencoj inter plumaroj de junuloj kaj plenkreskuloj de ambaŭ birdoj pruvis, ke ili estis tiom apartaj ke ili estis diferencaj specioj. La Iberimperia aglo estas pli malgranda kaj malhela ol la parenca [[Orienta imperia aglo]] (''Aquila heliaca''). Ĝi estas nuntempe tute endanĝerigita je monda malapero.
 
== Aspekto ==
La plumaro estas malhelbruna en la tuta korpo, escepte ĉe la ŝultroj kaj la alta aŭ antaŭa parto de la flugiloj, kiu estas tute blanka. [[Orienta imperia aglo]] (''Aquila heliaca'') havas nur ĉeŝultre kaj malpli. La nuko estas iom pli hela ol la aliaj partoj de la korpo kaj la vosto pli malhela sen helaj strioj kiel en la orienta imperia aglo. Junuloj estas iom ruĝece tute brunaj, kaj ne atingas la plenkreskulan plumaron ĝis post kvin jaroj kune kun la seksa matureco. La mezaveraĝa grando de la plenkreskuloj estas 80 cm. alta kaj pezas 2'8 kg. Tamen la inoj, pli grandaj ol la maskloj, kiel en aliaj agloj, povas atingi 3'5 kg. La enverguro estas el 1'9 ĝis 2'2 m.
 
== Medio ==
Ili loĝas en kverkaroj kun proksimaj herbejoj. Ili manĝas preskaŭ nur [[kuniklo]]jn, kiujn ili ĉasas ĉu sole ĉu popare. Ili povas predi ankaŭ [[leporo]]jn, [[kolumbo]]jn, [[korvo]]jn kaj aliajn birdojn, kaj pli malofte [[vulpo]]jn kaj etajn [[ronĝulo]]jn, tre eventuale ili povas manĝi kadavraĵojn. Ties predoj estas pli malgrandaj ol tiuj de [[Reĝa aglo]], ĉar ties krifoj ne estas tiom fortaj.
 
Malsimile ke la [[Orienta imperia aglo]], la Iberimperia aglo ne migras. Ĉiu paro defendas sian ĉasbredan teritorion (ĉirkaŭ 2000 [[hektaro]]jn) la tutan jaron.
 
== Reproduktado ==
La Iberimperia aglo estas monogama. La reprodukta sezono iras el [[marto]] ĝis [[julio]]; dume la paro rekonstruas unu el la nestoj uzataj la lastajn jarojn, ĉar ili reuzas ilin unu post la alia. Tiuj nestoj situas en kronoj de arboj kiel [[kverko]]j aŭ [[pino]]j. En zonoj de reforestigo tiuj agloj alkutimiĝis nesti eĉ sur [[eŭkalipto]]j, spite la fakto ke temas pri neaŭtoktona specio. Ili povas nesti kaj sur altaj kaj sur malaltaj branĉoj.
 
Linio 34:
Junuloj [[elnestiĝo|elnestiĝas]] 65 ĝis 78 tagojn post eloviĝo, sed ili restas proksime kaj estas zorgataj de la gepatroj dum 2 ĝis 4 monatoj. Post tiu tempo, ili sendependiĝas kaj ekvagantas. Kiam ili maturiĝas ofte vizitas la teritorion de loĝantaj paroj serĉe de sola birdo de alia sekso. Tiam plenkreskuloj povas ataki ilin.
 
== Konservado kaj loĝantaro ==
La Iberimperia aglo estis multnombra birdo komence de la 20-a jarcento en la sama regiono kie nun malabundas. Dum la lastaj jardekoj ties nombro malplialtiĝis terure. Ŝajne en [[Portugalio]] nur videblas vagantaj junuloj kaj neniu paro bredas; en [[Maroko]] eble estas nur unu bredanta paro kaj ties idoj. En [[Hispanio]] estas ĉirkaŭ 200 paroj kaj nenombritaj junuloj ĉefe en naciaj parkoj [[Monfragüe]], [[Cabañeros]] kaj [[Doñana]]. Ekde [[1991]] observeblas malekvilibro inter seksoj de tiu specio, ĉar 70 % de la idoj estas maskloj. En [[2005]] oni organizis planon por plialtigi la nombron de inoj.
 
== Danĝeroj ==
La kaŭzoj de la malplialtiĝo de la loĝantaro de tiu specio estas diversaj. Meze de la 20a jarcento tiuj agloj estis mortigataj de brutbredistoj kune kun aliaj rabobirdoj, spite ke neniam ili atakis gregon (eble nur eventuala atako kontraŭ hejmaj [[anaso]]j). Ankaŭ ĉasistoj kulpis ilin je malplialtigo de nombro de kunikloj. Pafado kaj venenado estis oftaj kaj eĉ ankoraŭ okazas. La unua protektado okazis danke al agado de konata konservisto kaj ekologisto hispana [[Félix Rodríguez de la Fuente]] fine de 60aj jaroj.
 
Spite tio la disvolvigo de elektra reto -kaj sinsekva mortigado de junuloj- la misuzo de pesticidoj kaj la ampleksiĝo de malsano [[miksomatozo]] kaj aliaj epidemioj de [[kuniklo]]j, ties ĉefa manĝaĵo, preskaŭ malaperigis tiun specion. Danĝero ankoraŭ estas, sed agado unue de centra kaj nun de almenaŭ tri regionaj registaroj iom plialtigis tiun loĝantaron dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento.
 
== Referencoj ==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2005|id=1951|title=Aquila adalberti|downloaded=11 May 2006}}
 
== Eksteraj ligoj ==
* [http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=3534&m=0]
 
{{Akcipitroformaj birdoj}}
 
[[kategorioKategorio:Agloj]]
 
[[ca:Àguila imperial ibèrica]]
Linio 61 ⟶ 62:
[[mn:Испани хан бүргэд]]
[[nl:Spaanse keizerarend]]
[[oc:Aigla iberica]]
[[pt:Águia-imperial-ibérica]]
[[ro:Aquila adalberti]]