Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 365 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
aldono pri historio laŭ pola kaj angla vikipedioj
{{Rusia urbo gm|Kozelsk|[[Dosiero:Kozelsk coat of arms.jpg]]|[[Kaluga provinco]]||[[1146]]|[[1776]]|54|02|N|35|47|E|19,9 (en 2002)|29216501|08442|[[moskva tempo]]}}
[[Dosiero:Kozelsk siege.JPG|thumb|left|180px|Sieĝo de Kozelsk en 1239 far [[Batua Ĥano]]]]
'''Kozelsk''' ([[rusa lingvo|ruse]] ''Козельск'') estas urbo en [[Rusio]]. Ĝi situas ĉe rivero [[Ĵizdra]] ''(Жиздра),'' kiu fluas en riveron [[Oka (rivero)|Oka]] ''(Ока).,'' 72 kilometrojn sud-okcidente de [[Kaluga]].
 
En la urbo estas fervoja stacio.
 
En jaro [[1959]] la urbo havis 12,1 mil loĝantojn, en 2002 kalkulis 19,9 mil.
 
==Historio==
La unuaj mencioj pri la loko devenas de 1146. Kozelsk estas tiam menciita kiel parto de Princlando Ĉernihova. La urbo famiĝis dum invado de mongoloj sub gvido de Batua [[ĥano]] printempe 1238. Loĝantoj, aŭdinte pri pli frua amasbuĉado fare de mongola armeo, defendis sin malespere dum 7 semajnoj, mortigante ĉirkaŭ 4000 de mongolaj soldatoj. Post konkero mongoloj preskaŭ tute detruis la urbon kaj ekstermis ĉiun defendanton kun ilia teoria gvidanto sepaĝa filo Vasil de la princo Titus. En la jaroj 1446-94 Kozelsk, post disfalo de [[Ora Hordo]], kiel unu el superokaaj princlandoj, fariĝis mallongtempe parto de [[Granda Duklando de Litovio]]. Ekde 1494 estis konkerita de soldatoj de [[Granda Duklando de Moskvo]] kaj fariĝis parto de [[Rusio]].
 
La plej bone konata konstruaĵo de Kozelsk estas 18-jarcenta monaĥejo, Optina Ermitejo. Tie dum la jaroj 1939-40 funkciis soveta internigejo por poloj. Oficiroj militservaj kaj rezervaj kune kun substandardistoj de Pola Armeo post anekso de orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio la 17-an de septembro 1939 fariĝis [[militkaptito]]j. Inter aprilo kaj majo 1940 [[NKVD]] transportis ĉirkaŭ 4500 al arbaro apud Katin, kie dispafis ĉiun per kuglo malfronte de la kapo dum tiel nomata [[masakro de Katin]].
 
 
{{commonscat|Kozelsk}}