Terorismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Terorismo''' (el [[teroro]], siavice el la [[latina lingvo|latina]] ''terror'' "teruro") estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro kun [[politiko|politikaj]] celoj, ekzemple per [[brulbotelo|brulbotela]] aŭ [[bombo|bomba]] detruado de ejoj aŭ objektoj, aŭ per sendistinga mortigo de senkulpaj unuopuloj aŭ grupoj de personoj.
 
===Historio===
La plej malnova historie konata ondo da individua terorismo estis, dum la okupacio de Palestino fare de la [[Romio|romianoj]], la tielnomataj [[sikario]]j, kiuj mortigis per ponardoj (latine ''sicarius'') la judojn, kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, cele devigi la ceterajn al rezistado kaj netrapasable distancigi la judan loĝantaron disde la romianoj.
 
Alia fama terorisma ondo okazis en [[Rusia Imperio]] dum la du lastaj generacioj de la [[caro|carisma]] reĝimo.
 
=== Diversaj formoj kaj diskuto ===
 
Diversepoke terorismo estis uzata fare de ŝtatoj, politikaj aŭ religiaj organizoj kaj de simplaj banditoj. Tre ofte terorismaj agoj okazas ŝilde de noblaj ideoj, kiel ekzemple en [[Ĉeĉenio]] ([[Rusio]]), [[Irako]] kaj ne nur en unu el la du flankoj.
Linio 22:
Tio kondukis al difino de sia strategio, post la atencoj de la [[11-a de septembro 2001]], de [[Usono]], de la [[Eŭropa Unio]] kaj de la plej multaj landoj, kies unuaranga zorgo en internaciaj rilatoj estas partopreni en la tutmonda '''milito kontraŭ la terorismo''' organizata kaj kunordigata de Usono. Ankaŭ la milito kontraŭ [[Irako]], en [[2003]], kaj la - en 2008 daŭra - okupado de tiu lando, fare de [[Usono]] kaj pluraj aliancaj landoj, okazis kun la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo. Kritikantoj de tiu milito tamen asertas ke la vera motivo estis la regado de la tie riĉaj petrolfontoj, por certigi al Usono kaj ĝiaj aliancanoj facilan pretrol-proviziĝon.
 
=== Matricoj ===
La kaŭzoj originantaj terorismon estas objektoj de doversaj sciencoj kaj de vastega literaturo. El kiuj dedukteblas ke, krom ideologia fanatismo, multe influas la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj. Interesa vidpunkto troviĝas en la verkoj kaj deklaracioj de Papo Ratzinger, laŭ kiu: "la kaŭzoj de terorismo ne estas nure "politikaj kaj sociaj, sed ankaŭ kulturaj, religiaj kaj ideologiaj". La religiaj praviĝoj, konsciaj kaj ne konsciaj, "kontraŭreligias ĉar la vera naturo de religio estas ĝuste taksata kaj sentita kiel pacfonto. Ĝi povas kaj devas fariĝi fortpunkto por la solvo de la problemo prefere ol la problemo: ĝi, fakte, antaŭenpuŝas la homan engaĝiĝon kaj la respekton de la alies dignecon, por la komuna bono de ĉiuj... La Sankta Seĝo pretas apogi iniciatojn enkuraĝigantajn la Dikredantojn al la agado por paco".
 
Linio 31:
* [http://eo.mondediplo.com/article866.html ''Jacques Derrida en dialogo pri terorismo''] ([[Jacques Derrida]] en ''[[Le Monde diplomatique]]'')
* [http://www.in-mind.org/issue-4/exposing-an-armed-criminal-what-can-we-learn-from-psychology-and-the-po.html Recognizing Armed Criminals]
 
* '''[[Vikinovaĵoj]]''' havas novaĵojn pri [http://incubator.wikimedia.org/wiki/Category:Terorismo Terorismo]
 
 
[[Kategorio:Terorismo|*]]