Helveta Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: als:Helvetische Republik
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: no:Den helvetiske republikk; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Republiquehelv.svg|thumb|200px|rhigt|Flago de la Helveta Respubliko]]
La '''Helveta Respubliko''' deklariĝis la [[12-a de aprilo|12-an de aprilo]] [[1798]] post la okupo de la teritorio de la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]] far la trupoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]. Ĝi ekzistis nur 5 jaron ĝis la [[10-a de marto]] [[1803]]. La Helveta Respubliko estis kvazaŭ eksporto de la [[franca revolucio]] al [[Svislando]]. Per la '''Helveta Revolucio''' ĝi metis finon al la feŭda kaj ofte tirana regado de la nobelaj dinastioj de la malnovaj lokoj [[Glaruso]], [[Ŝvico]], [[Urio]], [[Obvaldo]] kaj [[Nidvaldo]] kaj de la urboj [[Lucerno]], [[Zuriko]], [[Berno]], [[Bazelo]] kaj [[Friburgo]], kaj de la [[Princabatejo Sankt-Galo]].
 
Linio 6:
Kvankam la Helveta Respubliko ekzistis nur tre mallonge, ĝia ekzisto komplete modifis la historion de Svislando kaj por ĉiam influegis la svisan ŝtaton. Dum la epoko de la Helveta Respubliko por la unua fojo Svislando posedis [[Konstitucio|konstitucion]] kaj tiel naskiĝis la ideo de tutsvisa ŝtato. Post la malvenko de Napoleno restariĝis por kelkaj jaroj la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]], sed dum [[Eŭropo]] militis en [[1848]] preskaŭ ne rimarkita de la ceteraj eŭropanoj estis kreita la moderna [[Svisa Konfederacio]], kiu kombinis la ideojn de la Helveta Respubliko kun la principoj de [[federacio|federala ŝtato]].
 
== La situacio antaŭ la revolucio ==
La diverskarakteraj ŝtatoj, kiuj ekzistis ĝis 1798 sur la teritorio de la hodiaŭa Svislando kaj formis la malnovan Svisan Ĵurkomunumon inter la eksplodo de la [[Franca Revolucio]] kaj 1798 ne sukcesis adapti siajn individuajn konstituciojn al la bezono kaj postuloj de la epoko. Ankaŭ reformo por fortigi la federacion ne sukcesis. La misstatoj de la malnova Ĵurkomunumo post 1789 fariĝis ĉiam pli evidentaj, ĉar la malnova reĝimo (france ''Ancien Régime'') precipe en la feŭde regataj urbaj kantonoj entreprenis ĉion por siletigi kritikulojn de la reĝimo. Per servera punado oni disciplinigs ekzemple la servutojn de la urboj Zuriko kaj Berno en 1792 respektive 1795, kiam ili petis reformojn de la «Sinjoroj Moŝtaj». La adeptoj de la revolucio kaj de politikaj kaj sociaj reformoj en la malvona Ĵurkomunumo estis nomitaj «patriotoj». La ĉefa celo de la patriotoj estis la forigo de la privilegioj de la regantaj nobelaj familioj, la forigon de la servutecoj kaj de la feŭdismo kaj la enkonduko de modernaj konstitucioj kaj de la libereco de ekonomio, opinio kaj komerco.
 
== La Helveta Revolucio 1798 ==
La revolucio eksplodis en la regno de la urbo Bazelo. La 17-an de januaro 1798 estis starigita liberecarbo en la urbo [[Liestal]]. La servutoj konkeratakis la kastelojn de la urbaj [[vokto|voktoj]]j. La 5-an de februaro la urba registaro de Bazelo abdikis kaj kunvenis la unuan fojon la nacia asembleo de Bazelo, kiel unua revolucia parlamento de Svislando. Pliaj revolucioj sekvis en [[Vaŭdo]], kie la 24-an de januaro estis deklarita la ''Lemana Respubliko'' kaj en la suba [[Valezo]]. La registaroj de Friburgo, Berno, [[Soloturno]] kaj [[Ŝafhaŭzo]] kaj fine ankaŭ en Zuriko akceptis la postulojn de la servutoj, komencis kun revizio de la konstitucioj, agnoskis la suverencecon de la popolo kaj la egalecon de urbo kaj kamparo kiel bazo de la reformo.
 
[[ImageDosiero:16 Franken 1800 HR 681735.jpg|thumb|200px|right|16-franka monero de la Helveta Respubliko de 1800]]
== La lukto por la nova ŝtatordo ==
Estiĝis granda kverelo pri la nova svisa konstitucio en marto 1798. Krom la propono de unueca konstitucio kreita en [[Parizo]] estiĝis diversaj proponoj de la diversaj kantonoj. La franca direktorio tial ordonis al Generalo Brune dividi Svislandon. Brune tiam fondis la '''Rodanan Respublikon''' ĉefe por krei ligon inter la italaj teritorioj kaj la franca patrina lando. Por la cetera Svislando estis antaŭvidita la kreado de du partŝtatoj. Pro interveno de Laharpe la franca direktorio finfine redecidis kontraŭ la dividplano kaj la franca regkomisaro [[Marie Jean François Philibert Lecarlier]] anoncis, ke la konstitucipropono el Parizo akiras leĝoforton.
La imperiestro de la [[Sankta Romia Imperio]] ne rekonis la novan Helvetan Respublikon, kiu fakte per la alianckontraktoj kun [[Francio]], fariĝis ties vazala ŝtato. La malamikoj de la Respubliko fuĝis al la influregiono de la [[Habsburgo|habsburganoj]]. Sekvis pluraj militoj kaj ribeloj de la malnovaj lokoj Ŝvico kaj Nidvaldo, kiun francaj trupoj la 9-an de septembro 1799 per enmarŝo en centran Svislandon definitive haltigis. Lucerno nun estis instalita kiel la nova ĉefurbo de la Helveta Respubliko.
 
[[Dosiero:Suvorov crossing the alps.jpg|thumb|right|200px|<small>La armeo de la rusa generalo Suvorov trapasas la alpojn.</small>]]
== La 2-a Koalicia Milito ==
En la dua koalicia milito la rusaj generaloj [[Korsakof]] kaj [[Suvorov]] subtenis la habsburgajn trupojn, kontraŭ la helvetaj trupoj kaj iliaj napoleanaj aliancanoj. La franca generala Masséna tamen sukcesis venki la koalician armeon de Hotze, Korsakof kaj Suvorov la 25-an kaj 26-an de aŭgusto 1799 dum [[Batalo de Schänis]] kaj la [[2-a Batalo de Zuriko]]. La milito tamen malfortigis la junan Helvetan Respublikon. Sekvis du puĉoj la 8-an de januaro kaj la 7-an de aŭgusto [[1800]]. La 2-a Koalicia Milito finis la 9-an de Februaro 1801 kun la ''Paco de von Lunéville''.
 
== Disfalo de la Helveta Respubliko ==
Per la packondkiĉoj [[Aŭstrio]] devis rekoni oficale la Helvetan Respublikon. Sekvis pliaj puĉoj, reformoj kaj estis adaptaj novaj konstitucioj, ghis la Respubliko en la jaro [[1803]] post la retiriĝo de la napoleonaj trupoj el Svislando disfalis. Per la '''Mediacia Akto''' la 5-an de marto [[1803]] la Helveta Respubliko finfine estis dissolvita. Sekvis nun la historia fazo de la Svisa Mediacio inter 1803 kaj 1813. La ŝtata alianco ek de nun nomiĝis latine ''Confederatio Helvetica''.
 
== Fontoj ==
La teksto de ĉi-tiu artikolo baziĝas unuflanke sur traduko el la teksto [[:de:Helvetische Republik|Helveta Respubliko]] de la germana vikipedio kaj aliflanke el informoj de la Historia Leksikono de Svislando.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projekto|commons=Helvetic Republic|Helveta Respubliko}}
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D9797.php La Helveta Respubliko en la Historia Leksikono de Svislando]
 
 
[[Kategorio:Historio de Svislando]]
Linio 52 ⟶ 51:
[[la:Respublica Helvetica]]
[[nl:Helvetische Republiek]]
[[no:Den helvetiske republikkenrepublikk]]
[[os:Гельветаг республикæ]]
[[pl:Republika Helwecka]]