Jokasta: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bar:Iokaste
e ligilo al artikolo
Linio 1:
'''Jokasta''' (laŭ ekzemple la vortaro [[PIV]]) estas la esperantlingva formo de la nomo de la virina figuro Ἰοκάστη ([[greke]], ''"Iokasti"'') el la [[helena mitologio]] (En la verkaro de [[Homero]] Jokasta havas la iom varian nomon ''Epikasta''). Ŝi estis edzino de [[Lajo]], reĝo de la greka urbo [[Tebo (Grekio)|Tebo]], kaj kun li ricevis filon, pri kiu la [[orakolo de [[Delfo]] diris, ke li mortigos la patron kaj edzinigos la patrinon. Ŝokite de tiu aŭguro, la reĝa paro planis forsendigi la bebon al fora loko kaj ordonas lian mortigon, sed fine la bebo nur forsendiĝis, sed restas viva. La filo, [[Edipo]], kiu ne konis sian identecon, iĝis forta juna viro kaj kiel junulo migre ekesploris la ĉirkaŭajn partojn de [[antikva Grekio]]. Kiam li ekkonfliktis kun nekonata maljunulo, akompanata de pluraj servistoj, li ekbatalis kontraŭ ĉiuj kaj mortigis la maljunulon - jen praviĝis la unua parto de la profetaĵo, ĉar temis pri [[Lajo]]. Poste li venis al la urbo Tebo, plenumis heroajn agojn tie kaj edziĝis al la vidva reĝino, Jokasta, nesciante ke ŝi fakte estis lia patrino - jen la dua parto praviĝis. Jokasta kun Edipo havis du filojn, [[Eteoklo]] kaj [[Poliniko]], kaj du filinojn, [[Antigona]] kaj [[Ismena]].
 
Post kiam [[Edipo]] mortas, la vero pri lia tragika historio kaj la plenumo de la delfa profetaĵo publikiĝas al Jokasta kaj al la tuta urbo. Sekve Jokasta memmortigas sin per pendumo.