Lester R. Brown: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Precizigo pri la e-versio de Plano B
Linio 24:
Ĵus akirinte diplomon pri [[agronomio]] en [[Universitato Rutgers]] en 1955, li pasigis ses monatojn vivante en kampara [[Barato]], kie li intime konatiĝis kun la nutraĵa-loĝantara problemo. "Lia sperto en barataj vilaĝoj ŝanĝis lian vivon" skribis la biografiiston David De Leon. "Kvankam li revenis al tomat-kultivado kiam li revenis Usonon, ĉi tiu laboro ne plu aspektis tiel alloge."<ref name=DeLeon/> En 1959, Brown dungiĝis ĉe la Eksterlanda Agrikultura Servo de la [[Usona Departemento pri Agrikulturo (USDA)]], kiel internacia agrikultur-analizisto. <ref name=EPI>[http://www.earth-policy.org/About/Lester_bio.htm Earth Policy Institute]</ref> Brown tiam akiris [[Magistro|magistrecon]] pri agrikultura ekonomiko en [[Universitato de Maryland|universitato de Marilando]].
Dum lia kvar-jara tempo en USDA, Brown plenumis studon pri tutmondaj resursoj. Ministro pri agrikulturo, [[Orville Freeman]] proponis al li laboron pri diversaj politik-konsiloj, dirante: "nun, kiam vi skizis la problemaron, vi devas ion fari pri ili." <ref name=DeLeon/> Li baldaŭ estis konsiderata kiel la konstanta fakulo pri tutmondaj problemoj. Estiel, li konsiladis la ministron pri Agrikulturo pri la eksterlandaj agrikulturaj politikoj. Li laboris ankaŭ por la Internacia Agrikultur-Disvolva Servo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj, samtempe akirante magistrecon pri Publika Administrado el la Harvarda Administrada Lernejo Kennedy. Lia ĉefa laboro celis "kreskigi nutraĵ-produktadon en subdisvolviĝintaj landoj."<ref name=DeLeon/>
Komence de 1969, li forlasis la registaran administracion por kunfondi la Eksteran Disvolv-Konsilion (''Overseas Development Council ''). Li iĝis ankaŭ entuziasma fidanto je la [[Verdaverda Revoluciorevolucio]], esperante uzi pli bonajn semojn kaj kultiv-metodojn por kontribui al solvado de la tutmondaj malriĉec- kaj malsateg-problemoj. Liaopinie, "ĉi tiu teknikaro estas la plej turnopunkta evento el la historio de la elpenso de la vapor-maŝino."<ref name=DeLeon/> Dum postaj jaroj, tamen, li ekkonsciis ke rapida loĝantar-kresko en la nedisvolviĝinta mondo estis superanta la atingojn en nutraĵ-produktada pliigo.
 
==Kariero de naturmedia aktivulo==