Konrad Henlein: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Konrad HENLEIN''' (naskiĝis la [[6-an de majo]] de [[1898]] en [[Maffersdorf]], mortis la [[10-an de majo]] de [[1945]] en [[Plzeň]]) estis ĉeĥogermana nacionalista kaj poste naziista politikisto.
 
== Junaĝo[[DNSAP]] kaj [[SdP]] ==
 
Gvidanto de sudetogermana partio devenis el miksita geedzeco - la patro estis germano, la patrino ĉeĥino. Li finstudis germanan komercan akademion en [[Jablonec nad Nisou]] kaj kiel [[soldato]] en la [[unua mondmilito]] li venis en italan militkaptitecon. Reveninte li estis banka oficisto kaj ekde la jaro [[1925]] li samtempe agadis en sudetogermana asocio en [[Aš]]. Ankoraŭ antaŭ ol estis ofice malpermesita en la jaro [[1933]] Germana Nacionale Socialisma Laborista Partio ([[DNSAP]]) kaj Germana Nacionala Partio, en la fakto brakoj de [[NSDAP]] de [[Adolf HITLER|Hitler]], Heilein heroldis bezonon de fondo de Sudetendeutsche Heimatfront (laŭvorte: Sudetogermana fronto de hejmlando). Tiutempe li publike esprimis sin kontraŭ [[naziismo]] kun tio, ke: Ni, [[Sudetoj|sudetaj]] [[germanoj]], devas ĉiam emfazi - ĉar tio estas nia nacia konvinko - ke kiel la [[faŝismo]], tiel la nacia konvinko perdas en limoj de propraj ŝtatoj naturkondiĉojn de sia ekzistado... La faŝismo kaj regnogermana nacia [[socialismo]] ne estas varo eksporta. Tiujn ĉi ideojn li prezentis en sia parolo en [[Česká Lípa]] en la jaro [[1934]] kaj pleje li proklamis, ke lia movado konfesas al demokrata-respublikana formo de [[Ĉeĥoslovakio]]. Kiam li poste en la jaro [[1941]] en [[Vieno]] proklamis, ke la menciita vidpunkto estis nur afero de taktiko, li tute ne pravis, ĉar la polikito de la sudetogermana fronto kaj poste la partio evoluis kaj ankaŭ en la movado estis diferencaj fluoj. Henlein mem de komence nepre apartenis al neniaj radikaloj. Sed en balotoj en Ĉeĥoslovakio en la jaro [[1935]] [[SpD]] fariĝis la plej forta partio kaj ĝis la jaro [[1938]] ĝi havis en parlamentejo 44 deputitojn. Baldaŭ komencis flui financa subteno el [[Germanio]] kaj tio signife influis pluan evoluon. En la jaro [[1937]] en la partio firmigis pozicion [[Karl Hermann FRANK]] kaj SdP orientiĝis al [[nazia Germanio]]. Kaj ĝuste tiam ano de tiu ĉi orientado fariĝis ankaŭ Henlein, kiu aliĝis al moto: Ein Volk, ein Reich, ein Führer! (Unu popolo, unu regno, unu gvidanto!)