Marteno de Tours: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:都尔的玛尔定; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Martin-Tours.jpg|thumb|right|<center>La Sankta Marteno. Ikono en monaĥejo de la Sanktuloj Maria kaj Marteno en Cantauque, Francio.]]
'''Marteno de Tours''' ([[Latina lingvo|latine]] ''Martinus'', n. ĉirkaŭ la jaroj [[316]]/[[317]] en ''Sabaria'', [[Romia Imperio|romia]] provinco [[Panonio]], hodiaŭ [[Szombathely]], [[Hungario]]; m. la 8-an de novembro [[397]] en ''Candes'' apud [[Tours]] [prononco ''Tur' '' en [[Francio]]) estis la tria kristana [[episkopo]] de Tours. Li estas inter la plej konataj [[sanktulo]]j de la [[romie katolika eklezio]].
 
== Vivo ==
Linio 6:
Marteno de Tours, pasigis siajn infanajn jarojn kiel filo de [[Romia Imperio|romia]] [[tribuno]] en la provinco [[Panonio]] de la [[Romia Imperio]] - en la regiono de la hodiaŭa [[Hungario]]. Dum siaj adoleskaj jaroj li vivis en [[Pavia]], la hejmurbo de sia patro, en Norda Italio. Tie li unuafoje havis kontaktojn kun la [[kristanismo]]. Laŭdire malgraŭ sia propra protesto, la patro devigis lin alceli militistan karieron en la servo de la imperio: en aĝo de 15 jaroj li aniĝis en la persona gardistaro de la romia imperiestro [[Konstantino la 2-a]], kiu tiutempe rezidis en [[Milano]], la centro de la okcidenta duono de la imperio. Dum armeaj bataloj inter romianoj kaj [[alemanoj]] en [[Gaŭlio]] (la hodiaŭa Francio) kaj poste ankaŭ okcidente de la rivero [[Rejno]] en [[Ĝermanio]] (la hodiaŭa Germanio), sub la romia armeestro [[Iulianus]], nevo de la imperiestro, Marteno pli kaj pli konvinkiĝis pri la kristanismo kaj la morala malĝusteco de armea batalado. Antaŭ batalo en la hodiaŭa germana urbo [[Worms]] li rifuzis la bataloservon kaj petis pri maldungo el la armea servo. La armea gvidantaro dum pluraj jaroj malakceptis tiun paton kaj nur laŭplane adiaŭis lin fine de la 25-jara armea deĵoro, kiam li do estis 40-jara. Tiam estis la jaro [[356]] post Kristo.
 
Post kiam li iom da tempo estis lernanto kaj helpanto de ''Hilarius'', la kristana episkopo de la hodiaŭ franca urbo [[Poitiers]], li iĝis [[ermito]] sur la insulo ''Gallinaria'' (proksime de la urbo [[Ĝenovo]]) ĉe la norditala bordo de la Mediteranea Maro. Iom post iom tamen sekvis lin multaj adeptoj, tial ke li rezignis pri la plano vivi en soleco. Li vojaĝis al sia patrino en Panonio kaj ŝi sekvis lian ekzemplon konvertiĝi al kristanismo. Iom poste li denove vojaĝis al Gaŭlio kaj en [[Ligugé]] fondis la unuan kristanan [[monaĥejo]]n de okcidenta Eŭropo. Dum la jaro [[375]] li fondis duan monaĥejon en [[Marmoutiers]] apud [[Tours]]. Jam frue li konatiĝis kun la episkopo de la hodiaŭa [[Le Mans]], ''Liborius'' (kies [[relikvo]]j hodiaŭ troveblas en la katedralo de la germana urbo [[Paderborn]]), kaj ĝis ties morto dum la jaro [[397]] la du viroj estis proksimaj amikoj.
 
[[Dosiero:Simone Martini 024.jpg|thumb|<center>"la entombigo de la Sankta Marteno" - [[fresko]] de ''Simone Martini'']]
Linio 14:
Marteno estis kultura liganto inter la kristanoj de [[Romo]] kaj de la [[Frankoj]] en [[Gaŭlio]] kaj [[Ĝermanio]]. Estante [[asketismo|asketisma]] monaĥo, li plenumis la filozofian idealon de la malfrua antikva epoko pri la rolo de kristana pastro kaj episkopo.
 
Rapide li konatiĝis inter la kristanoj en la regiono de la urbo [[Tours]], kaj dum la jaro [[372]] iĝis episkopo de la regiono. Li malŝatis vivi en la relativa komforto de la urbo, kaj loĝis en unu el la lignaj kabanoj antaŭ la urbomuroj - pro siaj multaj adeptoj tamen en la kabanaro jam dum sia vivotempo ekestis la monaĥejo de Sankta Marteno de ''Ligugé''.
 
Plurfoje li argumentis kaj agis kontraŭ kampanjoj en la tiutempa kristana eklezio, kiuj volis kontamni "malĝustkredajn" anojn al morto. Parte li sukcesis gardi vivojn, parte tamen la kampanjantoj ĉirkaŭmanovris liajn protestojn.
Linio 27:
La franka reĝo [[Klodvigo la 1-a]] ([[482]] - [[511]]) deklaris Martenon kristana sanktulo kaj protektanto de la [[Franka Imperio]] kaj siaj reĝoj el la dinastio de [[Merovidoj]]. La mantelo ([[latina lingvo|latine]] ''cappa'') de Martino estis parto de la reĝa trezoro de la reĝoj kaj kun ili vojaĝis de rezidejo al rezidejo de la imperio. Plej ofte ĝi deponiĝis en eta kromhalo de kristana preĝejo - tiuj etaj kromhaloj tial ricevis la nomon ''kapelo''. La pastroj, kiuj akompanis la mantelon, nomiĝis ''kaplanoj'' - ĉar ili scipovis legi kaj skribi, ili samtempe estis la reĝaj sekretarioj kaj dokumentoskribistoj.
 
Krom esti la nacia katolika sanktulo de la hodiaŭa ŝtato [[Francio]], li en la ĝermana parto de la Franka Imperio inter alie estas la patrono de la aŭstria federacia lando [[Burgenlando]] kaj de la germana urbo [[Majenco]]. En Francio la nomo ''Martin'' cetere ĝis hodiaŭ estas la plej ofta vira antaŭnomo.
 
La sanktula festotago je la 11-a de novembro en multaj regionoj de norda Eŭropo festiĝas per festoj aparte por etaj infanoj, dum kiuj du aktoroj scene reludas la dividon de la mantelo inter romia soldato kaj almozpetisto, kaj dum kiuj la "martenaj anseroj" disdonaciĝas.
Linio 39:
* insulo [[Sent-Martino]] en la [[Kariba Maro]], kies suda duono apartenas al [[Nederlando]] kaj nomiĝas [[Sint-Maarten]], dum la norda duono apartenas al [[Francio]] kaj havas la nomon [[Saint-Martin]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.users.csbsju.edu/~eknuth/npnf2-11/sulpitiu/lifemart.html Sulpitius Severus: ''The life of St. Martin'' (artikolo angla)]
* [http://www.heiliger-martin.de/ Heiliger-Martin.de: germanaj paĝoj de la episkopejo Kolonjo pri la sanktulo]
Linio 49:
 
{{Vivtempo|317|387|Marteno de Tours}}
 
[[Kategorio:Sanktuloj]]
[[Kategorio:Episkopoj]]
Linio 92 ⟶ 93:
[[vls:Sinte-Moartn]]
[[wa:Sint Mårtén]]
[[zh:都尔的马丁玛尔定]]