Villigen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
La unua dokumenta mencio de Villigen datiĝas el la jaro [[1247]] kiel ''Viligen''. La bieno Stilli menciiĝis por la unua fojo en la jaro [[1269]].
 
Dum [[mezepoko]] Villigen kaj Stilli estis partoj de la ''Bieno Rejno'', kiu apartenis al la [[Monaĥejo Murbach]] en [[Alzaco]]. En la 13-a jarcento la bieno apartenis al la [[Habsburgoj]], kiuj atribuis la vilaĝon Rüfenach al la tribunala distrikto [[Bözberg]]. En la jaro [[1345]] la reĝino [[Agnes de Hungario]] donacis la bienon al la [[Monaĥejo Wittichen]] en la valo de [[Kinzig]] en [[Nigra Arbaro]]. Inter la jaro [[1348]] kaj [[1377]] la posedantoj de la bieno plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis fine la bieno estis integrita al la Senjorejo Schenkenberg.
Kun efiko de la 1-a de januaro [[2006]] la ĝis tiam sendependa komunumo [[Stilli]] estis integrita al la teritorio de la komunumo [[Villigen]].
 
Kiam en la jaro [[1460]] la urbo [[Berno]] konkeris la Senjorejon Schenkenberg, la privilegioj de la Monaĥejo Wittichen estis konservitaj. En la jaro [[1525]] Berno enkondukis la [[reformacio|reformacion]] en la regiono, kion la monaĥinoj de Wittichen tamen ne volis akcepti kaj tial vendis en la jaro [[1544]] la Bienon Rejno al la Senjoroj de Hallwyl. En la jaro 1566 la bieno estis disigita de la tribunala distrikto Bözberg, kaj Stilli fariĝis propra tribunaldistrikto. En la jaroj [[1588]] respektive [[1599]] la urbo Brugg akiris du trionojn de la Bieno Rejno kaj Berno la restantan trionon. <ref>La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Rüfenach en la [[:de:Rüfenach#Geschichte|germanlingva vikipedio]]</ref>
 
Okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis en marto kaj aprilo [[1798]] Argovion de la berna servuteco. La Bieno Rejno nun fariĝis parto de la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
En la jaro [[1803]] okace de la mediacio Kantono Argovio dissolvis la Bienon Rejno kaj transformis la unuopajn vilaĝojn al apartaj politikaj komunumoj. Tiel estiĝis la komunumoj Villigen kaj Stilli. Kun efiko de la 1-a de januaro [[2006]] la ĝis tiam sendependa komunumo [[Stilli]] estis integrita al la teritorio de la komunumo [[Villigen]].
 
==Eksteraj Ligiloj==