Odo Bujwid: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"Dank' al" -> "Danke al"
Linio 3:
Li kvar jarojn studis en la universitato kun [[Zamenhof]]. Li studis la [[bakteriologio]]n ĉe [[Robert Koch|Koch]] kaj [[Louis Pasteur|Pasteur]]. De tiam internacie konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en la [[pola lingvo|pola]], [[franca lingvo|franca]], [[germana lingvo|germana]] kaj [[rusa lingvo|rusa]] lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj.
 
La du urboj, [[Varsovio]] kaj [[Krakovo]], kie li ofte laboradis samtempe, antaŭ la 1-a Mondmilito apartenis al diversaj landoj, al [[Rusio|Ruslando]] kaj [[Aŭstrio|Aŭstrujo]]. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis al [[Krakovo]] kaj okupiĝis pri fabrikado de [[vakcinaĵovakcino]]j.
 
Lia agado por Esperanto komenciĝis en [[1912]], kiam li fariĝis la prezidanto de la [[8-a UK 1912|UK en Krakovo]]. Postmilite li estis prezidanto de la [[Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj]]. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por Esperanto kaj Esperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento [[Józef Piłsudski]] mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la [[23-a UK 1931|UK en 1931]], kies prezidanto estis Odo Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola [[radio]] de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.