Havaja korvo: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto modifo de: ru:Гавайский ворон; cosmetic changes
e (roboto modifo de: ru:Гавайский ворон; cosmetic changes)
La '''Havaja korvo''' aŭ '''´Alala''' (''Corvus hawaiiensis'') estas birdospecio de la familio de [[korvedoj]] kaj el la tipa genro ''Corvus'' el la ordo de [[paserino]]j, kiu estas ĉirkaŭ samgranda kiom la [[nigra korniko]], tio estas 48 al 50 cm longa, sed kun pli rondoformaj flugiloj kaj multe pli dika beko. Ĝi havas mildan, brunnigran plumaron kaj longajn, malkombitajn gorĝoplumojn; la gamboj, kruroj kaj beko estas nigraj.
 
== Distribuo kaj habitato ==
Tiu specio estas nune '''formortinta en la naturo'''. Antaŭe, la specio troviĝis nur en la insulo [[Havajo]] en malfermaj parkecaj montarbaroj. Tamen, [[fosilio]]j indikas, ke ĝi antaŭe loĝis en relativa abundo en ĉiuj el la ĉefaj insuloj, kun aliaj du formortintaj korvospecioj. La specio estas forta kaj lerta fluganto kaj la kialojn de ties formorto oni ne bone komprenas. Oni supozas, ke enmetita malsano estis probable grava faktoro de la malpliiĝo de la specio.
 
== Kutimaro ==
=== Dieto ===
En naturo, Havajaj korvoj konsumis varian dieton, inklude [[kadavraĵo]]n, [[ovo]]jn kaj birdidojn, aliajn etajn animalojn, [[frukto]]jn kaj eĉ homdevenan manĝaĵojn kaj restaĵojn. Oni scias ankaŭ, ke tiuj birdoj scivolemas [[arboŝelo]]n por malkaŝi subajn [[insekto]]jn.
 
=== Voĉo ===
Havajaj korvoj havas voĉon varie priskribita kiel dutona ''kaŭ'' kaj krioj kun pli malaltaj aldonitaj tonoj, simile al miaŭo de [[kato]]j. Ili faras ankaŭ ''ka-ŭak'' kaj kompleksan, bobelan kanton kaj aliajn variajn sonojn.
 
La du lastaj konataj individuoj de tiu specio en la naturo malaperis en [[2002]]; la specio estas nune klasita kiel [[formortinta en naturo]]. Dum kelkaj individuoj restas en sistemo de [[kaptiva reproduktado]], klopodoj reenmeti kaptive-bredatajn birdojn en naturon estis malhelpita pro predado fare de la [[Havaja buteo]], kiu siavice estas listita kiel [[Preskaŭ Minacata]].
 
== Bildaro ==
<gallery>
Image:Corvus hawaiiensis in grass.jpg|Deproksime
==Referencoj==<!-- PacificScience61:3 ZooBiol21:59 -->
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=5392|title=Corvus hawaiiensis|downloaded=11a Majo 2006}} Formortinta en naturo
* Walters, Mark Jerome. [http://www.conbio.org/cip/article74har.cfm Do No Harm]. ''Conservation in Practice'' 7(4):28-34.
 
[[kategorioKategorio:Korvedoj]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Oceanio]]
 
[[de:Hawaiikrähe]]
[[ja:ハワイガラス]]
[[pl:Kruk ogorzały]]
[[ru:ГавайскаяГавайский воронаворон]]
[[zh:夏威夷烏鴉]]
149 364

redaktoj