Buĉisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Teurastus
Linio 8:
Multaj buĉistoj vendas siajn varojn ĉe fakvendejoj, kvankam en la okcidenta mondo, ĉefe en grandaj urboj, nuntempe la plejparto da viando oni vendas en [[superbazaro]].
 
'''Buĉisto''' estas [[profesiulo]] kiu preparas kaj vendas [[viando|viandaĵojn]]. Plej ofte la buĉisto aĉetas la viandon en la [[buĉejo]]j aŭ ĉe la gregovendistoj, ĉu kun la besto ankoraŭ viva ĉu jam mortinta. La buĉisto distranĉas ĝin, senostigas ĝin kaj dediĉas sin al la vendo en sia [[viandovendejo]]. Plej ofte, la buĉisto vendas nur viandoviandon de [[bovo]], de bovido ĉefe, de [[porko]] kaj de [[ŝafo]], kaj pri birdoj ĉefe de [[koko]]. En [[Islamo|islamaj landoj]] kaj en islamaj viandovendejoj de grandaj okcidentaj urboj, kompreneble oni ne vendas viandon de porko.
 
Tradicie estis tri tipoj de buĉistoj aŭ viandovendistoj. Duaranga buĉisto deprenis la facilajn partojn, ne propre nomitaj viando, tio estas internaĵoj, [[koro]], [[reno]]j, [[hepato]], [[cerbo]], [[intesto]]j, ktp. Tiu estis la plej rapide vendenda viandaĵo, ĉefe kiam ne ekzistis elektraj aparatoj por konservi viandaĵojn. Krome estis plej ofte ankaŭ plej malmultekosta viandaĵo. Unuanranga buĉisto senostigis kaj dispecis la veran viandon por facila vendado al aĉetonto, kiu povas mendi eĉ nur malgrandajn pecojn; tiaj buĉistoj bezonis la plej specifajn tranĉilojn. Tria kaj kroma tipo de buĉisto specialiĝas en preparado de [[kolbaso]]j, muelita viando, ktp. Ĉar tio similas al kuirado, tre ofte virinoj okupiĝis pri tiu tria fako, dum la transporto foje de la entera mortinta besto (kutime jam senhaŭtigita) aŭ de la grandaj pecoj, krom la fortranĉo de ostoj kaj de la viando estis tasko plej ofte farata de viroj. Kroma tasko en viandovendejoj povas esti la preparado kaj spicado de viando kun la celo faciligi la aĉetadon de la viando, ĉar la aĉetonto pli rapide kaj facile kuiros ĝin. Tiamaniere krome la viando konserviĝos plue senprobleme.