Sekundo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 11 jaroj
e
e
Kun la evoluo de ĉiam pli precizaj mezuriloj kaj mezuraj metodoj, oni eltrovis, ke la turniĝado de Tero ne estas sufiĉe unueca kaj stabila, por ebligi science ekzaktan difinon de baza mezurunuo. En la [[1950-aj jaroj]] oni tial transiris al difino bazita sur la astronomia [[tropika jaro]], tio estas la daŭro de unu rondiro de [[Tero]] ĉirkaŭ [[Suno]], ekde unu [[printempa ekvinokso]] al la sekva. La nova difino fiksis, ke unu tropika jaro (la jaro 1900, kun astronomie precizega difino pri la ekzakta tempopunkto) egalis al 31 556 925.9747 sekundoj.
 
En 1967 oni aprobis la nunan difinon, por kies praktika realigo oni bezonas atomajn horloĝojn. La baza difino restas sen ŝanĝoj, sed dum la jaroj ekestis precizigoj pri kondiĉoj de la mezurado. Unu el ili koncernas etajn korektojn bezonatajn, laŭ la ĝenerala teorio pri relativeco, pro efikoj de gravitodiferencoj inter diversaj lokoj sur Tero. La alian kondiĉon difinis, en 1997, la [[Internacia Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj]]: ĝi priskribis, ke la difino celas cezian atomon senmovan en temperaturo 0-kelvina.
 
== Dekoblaj kaj dekonaj unuoj ==