Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco, antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en [[Relikvo|rifuĝejoj]], malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]] <ref> Stewart, J.R. and A.M. Lister 2001 ,608-613 </ref>.
 
Kie ajn tiuj areoj estas trovitaj, ili estas estiĝintaj fontoj de [[populacio]]j dum interglacialoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. Kiam la [[glaĉero]]j retiriĝis, plantoj kaj bestoj rapide disvastiĝis en la nove malfermitajn areojn. Diferencaj [[taksono]]j diference reagis al tiuj rapide ŝanĝantaj cirkonstancoj. Arbospecioj disvastiĝis ekde refuĝejoj dum interglacialoj, sed laŭ diversaj [[Modelo (abstrakto)|modeloj]], kun malsamaj arboj dominante dum malsamaj periodoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. [[Insektoj]], aliflanke, forŝovis siajn arealojn samtempe kun la klimato, tre altgrade persistante en kunteniĝo de specioj dum la epoko <ref> Coope, G. R. e.a. 1994 </ref>. Ilia altgrada moviĝemo al ili permesis moviĝi kiam la glaĉeroj progresis aŭ regresis, konservante ekvivalentan vivmedion spite al klimatj fluktuaĵoj. Malgraŭ ilia ŝajna manko de moviĝemo, ankaŭ plantoj sukcese kolonigis novajn areojn. Studaĵoj pri [[Fosilio|fosilia]] [[poleno]] indikas la [[Arbo|arban]] rekolonigon de tiuj terenoj je [[Eksponenta funkcio|eksponenciala]] rapideco. <ref> Bennet K. D. e.a. 1986, 523-531. </ref> [[Mamuloj]] rekoloniigis je ŝanĝeblaj rapidecoj. Brunaj ursoj, ekzemple, rapidi moviĝis ekde refuĝejoj kiam la glaĉeroj retiriĝis, estiĝante unu el la unuaj grandaj mamuloj kiu rekoloniigis la teron. <ref> {{en}} Sommer, R. S. & Benecke, N. Benecke 2005 : The recolonization of Europe by brown bears Ursus arctos Linnaeus, 1758 after the Last Glacial Maximum. ''Mammal Review'' 35:2:156-164. </ref> La lasta glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, el kio rezultis la nuntempa [[distribuo]] de la ekoregionoj.
 
==Endanĝerigoj==
*Rodriguez, J; Hortal J.; Nieto M. 2006: An evaluation of the influence of environment and biogeography on community structure: the case of Holarctic mammals. ''Journal of Biogeography'', Vol. 33:2, 291-303 {{en}}
*Schultz, J. 2007 : The Ecozones of the World. Translated by B. Ahnert. Second Edition. ''Springer Verlag'', The Netherlands. {{en}}
*Sommer, R. S. & N. Benecke 2005 : The recolonization of Europe by brown bears ''Ursus arctos'' Linnaeus, 1758 after the Last Glacial Maximum. ''Mammal Review'' 35:2:156-164. {{en}}
*Stewart, J.R. and Lister, A.M. 2001 : Cryptic northern refugia and the origins of the modern biota. ''Trends in Ecology and Evolution'' 16:11, 608-613. {{en}}
*Taberlet, P. and R. Cheddadi 2002 : Quaternary Refugia and Persistence of Biodiversity (in Science's Compass; Perspectives). ''Science, New Series'' 297:5589:2009-2010. {{en}}
40 827

redaktoj