János Bolyai: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: kk:Больяй Янош; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:JanosBolyai.jpg|right|225px|BOLYAI János]]
'''BOLYAI János''' (bojai) estis [[hungario|hungara]] [[matematikisto]], ellaboristo de [[Eŭklida geometrio|neeŭklida geometrio]], militinĝeniero, filo de [[Farkas Bolyai]]: naskita la [[15-an de decembro]] [[1802]] en [[Kolozsvár]] kaj mortinta la [[27-an de januaro]] [[1860]] en [[Marosvásárhely]].
=== Biografio ===
Li estis mirinfano. Lia patro, profesoro de matematiko en la kolegio de Marosvásárhely, estas same eminenta matematikisto, sed la filo nemezureble superas lin. Ankoraŭ infano, sed la ĝermoj de la matematika genio manifestiĝas en li. Apenaŭ kvar-jara, li jam amikiĝas al la elipso kaj cirklo, eĉ la koncepto [[sinuso]] estas konata de li. Li ne estas ankoraŭ kvinjara, sed jam konas la nomojn de multaj astroj. Foje, kiam li travojaĝas pli malproksiman vilaĝon, kaj ekvidas la planedon Jupitero, je granda miro de siaj akompanantoj li rimarkas, ke la planedo devas esti ja tre malproksime, se ĝi estas videbla kaj de tie, kaj de la urbo.
 
Linio 10:
Fininte la mezlernejan studadon li studentiĝas al la militinĝeniera akademio en [[Vieno]], kaj finas ĝin en la vico de la plej eminentaj, en 1823. Liaj servaj lokoj estis: [[Temesvár]], [[Arad]], [[Nagyvárad]], [[Szeged]], [[Lemberg]], [[Olomouc|Olmütz]]. En [[1833]] pro malsanaj kaŭzoj estis pensiigita. Post reveno en [[Transilvanio]]n li loksidiĝis en komunumo [[Domald]], de kie en [[1846]] translokiĝis en Marosvásárhely. La rilatoj kun sia patro malboniĝis pro diskutoj precipe pri materialaj aferoj.
 
=== Geometrio Bolyaia ===
 
Kaj la Eŭklida kaj la Bolyaia geometrio estas logikaj teorioj, tial nur la sperto povis decidi, ke en la realo kiu el ili estas pli laŭcela kaj pli adaptebla al la metodoj de la sciencaj esploroj por pli funde ekkoni la mondon nin ĉirkaŭantan. Dum en lia epoko oni ankoraŭ ne povis prijuĝi tion, en la moderna fiziko, surbaze de la ĝenerala relativeca teorio de Einstein, oni jam sukcesis demonstri, ke en la proksimeco de grandaj ĉielkorpoj — tiel ankaŭ proksime al la Suno — la lumradioj dekliniĝas, kies unu konsekvenco estas, ke en la proksimeco de tiel grandaj korpoj, vere, unu el la ne-Eŭklidaj geometrioj estas valida.
Linio 24:
La geniulo ne povis do ĝoji pri sia grandioza verko. Mem Gaŭss, la mondfama germana matematikisto, al kiu la patro — lia malnova amiko — sendis ekzempleron de la verko de sia filo, kaj kiu en sia respondletero plene agnoskis kaj alte taksis tiun, ne havis la kuraĝon prezenti la genian malkovron al la scienca mondo, ĉar timis ties antaŭjuĝon kaj malvasthorizontecon.
 
=== Appendix ===
Lia ĉefverko ''Appendix'' verkita en latina lingvo aperis en [[1832]] kiel suplemento de ''Tentamen'', verko de sia patro. En la lastaj jaroj de sia vivo li vivis forlasite, malsane kaj sin okupis sole pri filozofiaj problemoj.
 
=== Bibliografio ===
* Bedőházi János: ''A két Bolyai''. [[Marosvásárhely]], [[1897]].
* [[Samu Benkő|Benkő Samu]]:'' Bolyai János vallomásai''. Kriterion Könyvkiadó, [[Bukarest]], [[1972]].
Linio 42:
* ''La spaco Bolyaia'' de [[Cyrill Vörös]] - Budapest, [[Ludoviko Kókai|Kókai eld.]], 1911
 
=== Eksteraj ligiloj ===
* ''Bolyai János: Bolyai János marosvásárhelyi kéziratai'' I. Fogalmazványok a Tanhoz, illetőleg az Üdvtanhoz [http://mek.oszk.hu/06200/06272]
{{el}} http://lunar.arc.nasa.gov/printerready/science/geography_items/carters/craters_b.html
{{el}} http://www.kfki.hu/chemonet/TermVil/kulonsz/k011/eukleidesz.html <!-- _itt_ -->
Linio 69:
[[it:János Bolyai]]
[[ja:ボーヤイ・ヤーノシュ]]
[[kk:Больяй Янош]]
[[lv:Jānošs Bojai]]
[[nl:János Bolyai]]