Gargantuo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
La patro rimarkas ke Gargantuo idiotiĝas. Kiam Holoferno mortiĝas, li decidas elekti Ponokrates, laŭ rekomendo de amikoj: La studentoj de Ponokrates estas invititaj kaj parolas tiel bele kaj facile ke Grandgousier tuj volas tiun instruiston por sia filo. La reĝo de Numidio sendas gigantan ĉevalinon: Dank'al tiu donaco, Gargantuo povas ekiri al Parizo por sekvi Ponokrates. Dumvoje, la ĉevalino forviŝas mukojn kum tiom da forto ke la tuta arbaro de Beauce estas detruita.
 
En Parizo, Gargantua faras diversajn stultaĵojn: Li urinas sur la loĝantoj kaj preskaŭ dronigas ĉiujn, li ankaŭ forprenas la sonorilojn de [[Notre- Dame]] por donaci ilin al sia ĉevalino.
 
La metodo de Ponokrates havas du etapojn. En la unua, li ne intervenas sed observas lian studenton. Poste, li donas al li horaron por organizi sian tagon en zorga studado. La [[Biblio]] estas la centro de la studado, sed ankaŭ sporto kaj higieno havas gravan rolon. Gargantuo tiel lernas ĉiujn metiojn kaj fariĝas erudiciulo.