Longfingra certio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 19:
}}
 
La '''Longfingra certio''' aŭ '''Arbara certio''', ''Certhia familiaris'', estas eta [[paserina]] [[birdo]] konata ankaŭ kiel [[Eŭrazia certio]], [[Komuna certio]] aŭ en la [[Brita Insularo]] kie ĝi estas la ununura vivanta membro de tiu genro, simple '''certio''' aŭ '''arbogrimpulo'''. Ĝi estas simila al aliaj [[Certhia|arbogrimpuloj]], kaj havas '''subenkurbecan bekon, markitajn brunajn suprajn partojn, blankecajn subajn partojn kaj longajn rigidajn vostoplumojn''' kiuj helpas ĝin grimpi supren la arbotrunkojn. Ili povas esti facile distingeblaj el la simila [[Mallongfingra certio]], kiu kunhavas multe de ties teritorio en [[Eŭropo]], danke al la diferencaj kantoj.
 
La Longfingra certio havas 9 aŭ pliajn subspeciojn kiuj reproduktiĝas en diversaj partoj de sia teritorio en moderklimata [[Eŭrazio]]. Tiu specio troviĝas en ĉiaj arbaroj, sed kie ĝi koincidas kun la Mallongfingra certio en okcidenta Eŭropo ĝi troviĝas plej ofte en arbaroj de [[konifero]]j aŭ je pli altaj altitudoj. Ili nestumas en arbokavaĵoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj kaj akceptas ekzemperojn de la enmetita [[Sekvojadendro|Giganta sekvojo]] kiel nestolokoj kie ili estas disponeblaj. La ino ĝenerale demetas 5 aŭ 6 rozkolormakulitajn blankajn ovojn en la kovrita nesto, sed ovoj kaj idoj estas minacataj de atakoj de pegoj kaj mamuloj, inklude [[sciuro]]j.
Linio 32:
La kontaktalvoko estas tre silenteca, mallaŭta kaj altatona ''sit'', sed plej distinga alvoko estas penetranta ''crii'', foje ripetata kiel serio de notoj. La maskla kanto komencas per ''srrih, srrih'' sekvata laŭvice de kelkaj babilecaj notoj, pli longa descenda murmuraĵo kaj fajfo kiu falas kaj poste leviĝas.<ref name= Harrap/>
 
La teritorio de la Longfingra certio koincidas kun tiuj de aliaj kelkaj arbogrimpuloj, kiuj povas prezenti lokajn identigoproblemojn. En Eŭropo, la Longfingra certio kunhavas multe de sia teritorio kun la Mallongfingra certio. Kompare al tiu specio, ĝi estas '''pli blanka sube''', pli bruna kaj pli punkteca supre, kaj havas '''pli blankan superokulan strion''' kaj iom pli mallongan bekon. Vida identigo, eĉ kun la birdo enmane, povas esti neebla pro manko de nekonfuzigaj markoj. Kantanta arbogrimpulo estas pli facile identigebla, ĉar la Mallongfingra certio havas distingan serion de regulaj nesekvaj notoj laŭsone tre diferencaj el la kanto de la Longfingra certio; tamen oni scias, ke ambaŭ specioj povas kanti la kanton de la alia.<ref name= Harrap/>
 
Tri himalajaj iamaj subspecioj de la Longfingra certio estas nuntempe konsiderataj kiel plena specio nome [[Hodgsona certio]], ekzemple de [[BirdLife International]],<ref name =Birdlife >{{cite web|title= Hodgson's Treecreeper ''Certhia hodgsoni'' |work= BirdLife Species Factsheet |url=http://www.birdlife.org/datazone/search/species_search.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=32349&m=0 |publisher=[[BirdLife International]] |accessdate=2008-05-27}}</ref> sed se ili estas ankoraŭ konsiderataj kiel subspecioj de la Longfingra certio, ili devas esti distingitaj el tri aliaj sudaziaj arbogrimpuloj. La senmarka vosto de la Longfingra certio diferencigas ĝin el la [[Himalaja certio]], kiu havas distingan striecan vostobildon, kaj ties blanka gorĝo estas evidenta diferenco el la [[Sikima certio]]. La [[Nepala certio]] estas pli malfacile separebla el la Longfingra certio, sed ĝi havas pli kontrastajn cinamokolorajn, pli ol sablokolorajn, flankojn.<ref name= Harrap/>
Linio 41:
[[Dosiero:Boomkruiper1reversed.jpg|Mallongfingra certio, konfuziga specio en Eŭropo|thumb]]. La Longfingra certio estis unuafoje priskribita laŭ sia nuntempa scienca nomo de [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]] en lia ''[[Systema Naturae]]'' en [[1758]].<ref> {{cite book | last=Linnaeus | first=C | authorlink=Carolus Linnaeus | title=Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. | publisher=Holmiae. (Laurentii Salvii). | year=1758| quote = C. supra grisea, subtus alba, remigibus fuscis, decemris macula alba. |pages=118}}</ref> La [[dunoma nomo]] devenas el la [[greka]] ''kerthios'', eta arboloĝanta birdo priskribita de [[Aristotelo]] kaj aliaj, kaj de la [[latina]] ''familiaris'', familiara aŭ komuna.<ref name = BTO>{{cite web|title= Treecreeper ''Certhia familiaris'' [Linnaeus, 1758] |work=BirdFacts |url= http://blx1.bto.org/birdfacts/results/bob14860.htm |publisher= British Trust for Ornithology (BTO) |accessdate=2008-05-20}}</ref>
 
Tiu specio estas unu de la grupo de ege similaj specioj de [[Certhia|tipaj arbogrimpuloj]], ĉiuj lokitaj en la ununura genro ''[[Certhia]]''. Estas agnoskataj '''8 specioj''' nuntempe, en du stirpoj laŭ [[evoluo]]: nome unu de [[Holarkta]] radiado, kaj unu sudazia grupo. La Holarkta grupo havas pli warbling kanton, ĉiam (escepte en ''C. familiaris'' el [[Ĉinio]]) komencante aŭ finante per strida ''sriih''. Specioj de la suda grupo, kontraste, havas pli rapide nesekvan trilon sen la sono ''sriih''. Ĉiuj specioj havas distingajn voĉojn kaj kelkaj subspecioj supreniris al la statuso de specio sur la bazo de siaj alvokoj.<ref>{{cite journal|first=Dieter Thomas|last=Tietze|coauthors=Jochen Martens, Yue-Hua Sun, Martin Paeckert|year=2008|title=Evolutionary history of treecreeper vocalisations(Aves: Certhia)|journal=Organisms, Diversity & Evolution|volume=8|pages=305–324|doi=10.1016/j.ode.2008.05.001}}</ref> [[Dosiero:Hodgson's Treecreeper I IMG 3315.jpg|thumb|left|Hodgsona certio, probable ''C. h. mandelli'', iam konsiderata subspecio de la Longfingra certio]]
 
La Longfingra certio apartenas al la norda grupo, kun la nordamerika Bruna certio, ''C. americana'', la Mallongfingra certio, ''C. brachydactyla'', de okcidenta Eŭrazio, kaj, se ĝi estas konsiderata separata specio, la Hodgsona certio, ''C. hodgsoni'', el la suda bordo de [[Himalajo]].<ref name=Tietze>{{cite journal|last=Tietze |first=Dieter Thomas |coauthors= Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua |month= |year= 2006|title= Molecular phylogeny of treecreepers (''Certhia'') detects hidden diversity|journal= Ibis |volume=148 |issue= 3|pages= 477–488 |doi=10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x}}</ref>
Linio 47:
La Bruna certio estis foje konsiderata subspecio de la Longfingra certio, sed ĝi havas pli proksiman similecon kun la Mallongfingra certio, kaj estas kutime traktata kiel vera specio.<ref name= Harrap>{{cite book | last = Harrap | first =Simon | coauthors= Quinn, David |title = Tits, Nuthatches and Treecreepers | year = 1996 | publisher = Christopher Helm | pages = 177–195|isbn = 0-7136-3964-4}}</ref> La Hodgsona certio estis ĵus pli studita laŭ disigaj analizoj de [[DNA]] kaj de kantostrukturo kiuj indikas, ke ĝi estu distinga specio el ''C. familiaris''.<ref name=Tietze/>
 
Estas '''9 al 12 subspecioj''' de Longfingra certio, depende de la taksonomia vidpunkto, kiuj estas ĉiuj ege similaj kaj ofte interreproduktiĝas en areoj kie iliaj teritorioj koincidas. Estas ĝenerala klino laŭ aspekto el okcidento orienten tra Eŭrazio, kaj la subspecioj iĝas pli grizaj supre kaj pli blankaj sube, sed tiu tendenco invertiĝas oriente de la [[Rivero Amuro]]. La nuntempe agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:<ref name= Harrap/>
 
{| width=72% class="wikitable"
Linio 127:
=== Nutrado ===
[[Dosiero:A formica rufa sideviewmirror.jpg|thumb|''Formica rufa'', konkurenco ĉe predo de artropodoj]]
La Longfingra certio tipe serĉas [[senvertebrulo]]jn sur arbotrunkoj, komence ĉe la arbobazo kaj suprenirante laŭ '''spirala irmaniero''' helpe de la rigidaj vostoplumoj. Malkiel [[sitoj]], ili ne malsupreniras kapaltere, sed ili flugas al la bazo de alia apuda arbo. Ili uzas sian longan maldikegan bekon por elpreni [[insekto]]jn kaj [[araneo]]jn el la fendoj de la arboŝelo. Kvankam kutime ili troviĝas sur arboj, ili eventuale predas ankaŭ sur muroj, sur grundo aŭ inter falitaj pinpingloj, kaj povas aldoni ankaŭ kelkajn konifersemojn al sia dieto en pli malvarmaj monatoj.<ref name = BWP/> Ili profitas sian malgrandecon vintre ĉar ili povas viziti la plej malgrandajn fendojn kie insektetoj kaŝiĝas kaj tiele ili povas pluteni sian insektobazan dieton.
 
La ino de Longfingra certio manĝas ĉefe en la supraj partoj de la arbotrunkoj, dum maskloj uzas la plej malsuprajn partojn. Studo en [[Finlando]] trovis, ke se la masklo malaperas, la senpara ino manĝas je pli malaltaj lokoj, pasas malpli da tempo je ĉiu arbo kaj havas pli mallongajn monĝomomentojn ol para ino.<ref name= Aho>{{cite journal|last= Aho |first= Teija |coauthors= Kuitunen, Markku; Suhonen, Jukka; Hakkari, Tomi; Jäntti, Ari |month= July |year=1997 |title = Effects of male removal on female foraging behavior in the Eurasian treecreeper |journal= Behavioral Ecology and Sociobiology |volume= 41|issue=1 |pages=49–53 | doi =10.1007/s002650050362}}</ref>
Linio 134:
 
=== Kutimaro ===
Kiel malgranda arbarbirdo kun [[kamufla]] plumaro kaj silenteca alvoko, la Longfingra certio estas facile preterkonstatata dum ĝi saltetas kvazaŭ [[muso]] supren vertikalan trunkon, progrese laŭ mallongaj saltetoj, uzante siajn rigidajn vostoplumojn kaj ampleksajn piedojn kiel apogilojn. Tamen ĝi ne estas timidaj kaj estas ege '''indiferentaj al la homesto'''.<ref name=Harrap/> Ili havas distingan vagantecan kaj ondecan flugmanieron, alterne flugilfrapojn kvazaŭ de [[papilio]]j kun side-slips and tumbles. Ili estas vagemaj aŭ migrantetecaj birdoj kiuj povas flugi ĉu tage ĉu nokte, sed la longo de la movoj estas kutime maskita de la loĝantaj birdoj. Ili estas solecaj vintre, sed dum malvarma vetero ĝis dekduo aŭ plie da birdoj povas ripozi kune en taŭga ŝirmita fendo.<ref name=BWP/>
 
==Referencoj==<!-- ZoolAbhStaatlMusTierkdDresden56:113. -->