Granda otido: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: en:Great Bustard
Linio 39:
 
==Reproduktado==
Reproduktado komencas per spektaklega pariĝada ceremonioj. La maskloj krepuske '''gonflasŝveligas sian plumaron''': levas voston, suprenigas kapon kaj ĉefe malfermas vostoplumaron ĝis kiam ili aspektas blankaj nubecaj pilkoj. Per tiu metodo la masklo allogas inojn kaj kuniĝas kun kelkaj, kiuj elektas mem la masklon. Poste la masklo malinteresiĝas pri reproduktado kaj la inoj faras ĉion. Pro tio malmultaj sukcesas.
 
Ili ne konstruas nestojn. Ili uzas etajn surplankajn truojn kiujn ili plenigas el herbo. Nesta epoko estas el aprilo ĝis junio. Ili demetas el du ĝis tri ovojn olivkolorajn iome brunpunktitajn. La ino kovas dum 25 ĝis 28 tagoj; foje haltas por manĝoplugado, turnas ovojn kaj plue kovas. La idoj elnestiĝas kaj kuras post eloviĝo, sed ili estas manĝigataj de la ino dum duonmonato kaj restas ĉe ŝi dum unu jaro. Ilia plumaro estas kaŝebliga por malhelpi rabadon. Post monato ili ekflugas.