Al la fratoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ 2 kategorioj
Al Vikifontoj
Linio 1:
{{citaĵo|<poem>Tiam atendas nin rekompenco

[[Enciklopedio de Esperanto - A|EdE-A]] > '''Al la fratoj'''
la plej majesta kaj riĉa:

nia laboro kaj pacienco

la mondon faros feliĉa!</poem>|[[Ludwik Lejzer Zamenhof]]|Al la fratoj}}
'''''Al la fratoj.''''' Poemoestas poemo de [[Ludwik Lejzer Zamenhof]], kiu unue aperis en [[1889]] en ''[[La Esperantisto]]''. "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (<ref>Pri-vat, Vivo de Z, p: 43.)</ref>.

== Piednotoj ==
'''Al la fratoj.''' Poemo de [[Zamenhof]], kiu unue aperis en [[1889]] en [[La Esperantisto]]. "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (Pri-vat, Vivo de Z, p: 43.)
{{Projektoj|s=Al la fratoj}}
<references />

{{ĝermeto}}

Forte ni staru, fratoj amataj,

por nia sankta afero!

Ni bataladu kune tenataj

per unu bela espero!

Regas ankoraŭ nokto sen luno,

la mondo dormas obstine,

sed jam leviĝos baldaŭ la suno,

por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,

ne timu ridon, insulton!

Voku, ho voku, ripetadante,

ĝis vi atingos aŭskulton!

Dekon da fojoj vane perdiĝos

la voko via ridata,

– la dekunua alradikiĝos,

kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime ĉiuj ni staras

la unuj de la aliaj...

Kie vi estas, kion vi faras,

ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,

en la malgranda vilaĝo,

ĉu ne forflugis kiel bloveto

la tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko

kondukas nian aferon,

aŭ eksilentis jam via voko,

vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro

honeste kaj esperante?

Brulas la flamo en via koro

neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,

kuraĝe, ho nia rondo!

Nia afero kresku kaj floru

per ni en tuta la mondo!

Ni ĝin kondukos ne ripozante,

kaj nin lacigos nenio;

ni ĝin traportos, sankte ĵurante,

tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco

al ni la vojon ne baros.

Sen malhonora malkuraĝeco

ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraŭ en la komenco

la celo en malproksimo,

– ni ĝin atingos per la potenco

de nia forta animo!

Ni ĝin atingos per la potenco

de nia sankta fervoro,

ni ĝin atingos per pacienco

kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,

la venko – baldaŭ ĝi venos;

levos la kapon ni kun fiero,

la mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco

la plej majesta kaj riĉa:

nia laboro kaj pacienco

la mondon faros feliĉa!

[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A]]
[[Kategorio:Esperantlingva literaturo]]
[[Kategorio:Poemoj]]