Kanado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sn:Kanada
Linio 55:
Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj [[Hudsona Golfo|Hudsongolfa]] marbordoj. Pro la pligrandiĝo de la du koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter [[1689]] kaj [[1763]] (la [[Francaj kaj Indianaj Militoj]]). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la [[Nova Skotio|Novskotian]] duoninsulon en la [[Traktado de Utreĥto (1713)]] kaj la ceteran Novan Francion en la [[Traktado de Parizo (1763)]].
 
Post la [[Usona Milito de Sendependeco]], multaj [[lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio]] transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistanta el la apartaj kolonioj de [[Novlando kaj Labradoro|Novlando]], [[Nova-Skotio|Nov-Skotio]] (kiu ampleksis nunan Nov-Skotion kaj Nov-Brunsvikon), [[Kebekio]] (kiu ampleksis nunan sudan Kebekion kaj Ontarion), kaj [[Insulo de Princo Eduardo]]. Por loĝigi la lojalistojn, Britio kreis la kolonion de [[Nov-Brunsviko]] el parto de Nov-Skotio en [[1784]], kaj dividis Kebekion en [[Supra Kanado]] kaj [[Malsupra Kanado]] per la [[Konstitucia Akto de 1791]].
 
La [[Milito de 1812]] komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado por malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj trupoj bruligis [[Batalo de Jorko|Jorkon]] (nunan [[Toronto]]n). La britoj venĝis sin per la [[bruligo de Vaŝingtono]] en surpriza atako en [[1814]]. La [[Traktato de Gento]] estis subskribata en decembro 1814.