Paraŝuto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: lb:Fallschierm
La Nerdo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Paraŝuton''' oni uzas por sekure alterigi personon aŭ objektojn el granda alto en la aero.
 
== Historio ==
 
[[Dosiero:Parachute_caricature.jpg|thumb|Franca [[karikaturo]] pri eltrovo de la paraŝuto]]
En [[Ĉinio]], kuraĝaj cirkusaj artistoj jam saltis el altaj turoj per ia [[ombrelo]] komence de la 14-a jc.n. Tiel eble oni povas ilin nomi la unuaj paraŝutantoj.
Linio 8 ⟶ 9:
En [[1483]] pretigis [[Leonardo da Vinci]] skizon pri piramid-forma paraŝuto. Lia marĝena rimarko estis: „Se oni saltas per kovrita lintuko – granda ĉiuflanke 12 [[jardo (mezurunuo)|jardojn]] kaj alta same 12 jardojn -, oni povas fari tion el ĉia alto, sen vundiĝo.“
 
La en [[SibenikŜibenik]] naskiĝinta kroata[[Kroatoj|kroato]] [[Faust VrancicVranĉiĉ]] saltis en [[1597]] kiel la unua homo per paraŝuto el 87 m alta sonorilega turo en [[Bratislavo]], antaŭ homamaso sur la foriran placon.
La 3-an de oktobro [[1785]], [[Jean-Pierre Blanchard]] lasis fali per paraŝuto sian hundon en [[Frankfurt-Bornheim|Bornheim]] kaj la 23-an de aŭgusto [[1786]] en [[Hamburg]] eĉ ŝafon el [[balono]].
Linio 20 ⟶ 21:
La [[28-a de aprilo|28-an de aprilo]] [[1919]] saltis la usona [[Leslie Le Roy Irvin]] unuafoje per permane malfaldigebla (kaj tiel ne ligita al la aviadilo), dorsa paraŝuto.
 
== Sistemoj ==
 
Ekzistas du diversaj sistemoj de paraŝutoj: rondkupola kaj glisa paraŝuto.
 
=== Rondkupola paraŝuto ===
 
[[Dosiero:Fallschirme.jpg|thumb|Spacokapsulo kun tri rondkupolaj paraŝutoj]]
La malnovaj ''rondkupolaj sistemoj'' malpliigas la falon preskaŭ senescepte per la granda [[aerrezisto]]. Ilia formo similas al sube malfermita kava duonkupolo, ĉe kies suba rando estas fiksitaj la [[kaptoŝnuro]]j kaj sur tiuj ĉi la [[paraŝutisto]]j aŭ la [[utilŝarĝo]]. Ĉe la [[verto]] troviĝas aperturo ([[verta aperturo]]), tra kiu la aero povas foriĝi el la ŝveliĝanta paraŝuto; tiel oni povas eviti la pendoladon de la paraŝuto. La malsupreniro de konvencia rondkupola paraŝuto okazas vertikale al la tera surfaco kaj horizontale moviĝas nur pro la [[vento]]blovoj. Pli frue, en sporta branĉo, la uzitaj rondkupolaj paraŝutoj estis ekipitaj per fendoj, per kies fermo kaj malfermo (per direktigaj ŝnuroj) oni povis iomete direkti la tero-alproksimiĝon.
Linio 29 ⟶ 32:
Pro la granda risko je vundiĝo pro rapida malsupreniro kaj apenaŭa direktebleco, oni uzas tiun ĉi tipon nur ekster la civila sfero, en la [[armeo]] – por rapida alterigo de [[paraŝuta ĉasisto|paraŝutaj ĉasistoj]] kaj ŝarĝoj - kaj kiel bremsaj kaj [[sava paraŝuto|savaj paraŝutoj]] ĉe malpezaj aviadiloj.
 
=== [[paraglisado|Glisparaŝuto]] (ankaŭ platparaŝuto) ===
 
Modernaj ''glisparaŝutoj'' malpliigas la falon ĉefe per [[levoforto]]. Ĝia profilo similas al tiu de la porta surfaco de aviadila flugilo. La glisparaŝuto estas malfermita en la antaŭa rando kaj malantaŭ fermita; tiel ĝi kolektas la fluantan aeron kaj mem rigidiĝas. Pro tio oni nomas ĝin ankaŭ ŝvelaera paraŝuto aŭ '[[matraco]]'.
 
Linio 39 ⟶ 43:
La kaptoŝnuroj estas fiksitaj ĉe la fino (ĉe rondkupolaj paraŝutoj) aŭ ĉe la suba surfaco (ĉe plataj tipoj) de la paraŝuta teksaĵo; ili portas la saltanton aŭ la ŝarĝon.
 
Partoj de paraŝuto laŭ [[bildvortaro]] (inter krampoj eblaj aliaj nomoj):
 
* baldakeno
* baldakena ŝnuro
* ekstera paraŝutsako
* ĉefa pendkablo
* ĉefrimeno
* jungilaro (por teni paraŝutiston)
* paraŝuta ŝir-ŝnuro
* riglilo
* interna paraŝutsako
 
[[Kategorio:Sporto]]