Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nuligis revizion 1959974 de 90.25.235.90 (kontribuoj, diskutpaĝo) arkaika versio, for)
La '''Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko''' (aŭ '''PMEG''') estas libro, kiu klarigas la [[Esperanto-gramatiko]]n en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de [[Bertilo Wennergren]]. Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de la [[Esperanto|Internacia Lingvo]].
 
Por plifaciligi la komprenon, ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn [[termino (vorto)|termino]]jn. Ekzemplo estas "o-vorto" anstataŭ "[[substantivo]]" aŭ "rolvorteto" anstataŭ "[[prepozicio]]". Tiuj novspecaj gramatikaj terminoj aldone pli taŭgas por priskribi Esperanton ol la tradiciaj terminoj. Ekz-e laŭ la tradiciaj terminaro, la vortoj "tiu", "ambaŭ" kaj "ties" estas adjektivoj, sed ili kondutas tre malsame al la adjektivoj finiĝantaj per "a"; la termino "A-vorto" pli logike kungrupigas vortojn, kiuj kondutas simile. <ref>http://web.archive.org/web/20070208212755/http://lingvakritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/</ref>
 
Ĝi estas ĉefe praktika lernilo, do ne ĉefe teoria verko por lingvistoj kiel la [[Plena Analiza Gramatiko]].
Sennoma uzanto