Viko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Pentacle 2.svg|thumb|200px|right|La [[pentaklo]] ([[pentagramo]] ene de cirklo) estas religia simbolo de kredo tre ofta inter Vikanoj.]]
 
'''Viko''' ([ŭika]/[ˈwɪkə], angle) estas novpaganisma, natur-adoranta religio. Ĝi unue populariĝis en 1954 pro la priskriboj de [[Gerald Gardner]], kiu tiutempe nomis ĝin 'Sorĉista kulto' kaj 'Sorĉistismo', kaj ties anojn la 'Wica'. Oni nuntempe nomas la praktikantojn de Viko 'vikanoj', tamen kelkaj vikanoj pli preferas la nomon 'sorĉistoj'.
 
Vikanoj kutime adoras Diinon (kiu estas tradicie la Triopa-Diino) kaj Dion (kiu estas tradicie la Kornhavanta-Dio), kiuj kelkfoje estas reprezentitaj kiel parto de pligranda [[panteismo|panteisma]] Forto. Ofta kredo estas ke ili havas multajn specojn- ke ili povas esti multaj diversaj Dioj kaj Diinoj, sed ankoraŭ la sama Dio kaj Diino. Aliaj karakteraĵoj de Viko estas la rita uzado kaj kredo je [[magio]], la kredo je la baza mora kodo, la [[Vika Sentenco]], kaj la festado de ok sezono-bazitaj festoj.