Liptov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{kunigu|Liptó}}
Linio 14:
== Historio ==
 
La teritorio estis loĝigita jam de praepoko, kion dokumentas trovaĵoj de neolitika deveno (antaŭ 6 000 jaroj). Pli grava loĝloko devenas el pli juna bronza epoko (1 000 jaroj a.n.e.), al la plej valoraj trovaĵoj apartenas bronzaj glavoj tiel nomataj de liptova tipo. Gravan historian ĉapitron de Liptov-regiono kreas Keltoj. Atesto pri konstanta priloĝado estas malfrua enterigejo el pli juna epoko de barilejoj (j. 950 – 1200) en la civito [[Liptovský Michal]]. Unuafoje oni mencias pri Liptov – regiono en la jaro 1231 dum regado de hungara reĝo Andreo la II-a. Riĉan historion dokumentas ankaŭ trovaĵoj en la [[kastelo]]j [[Likava]], [[Liptova kastelo]] kaj en kastelo [[Liptovský Hrádok]]. Teritorio de Liptov-regiono fariĝis konstanta parto de Hungario en duono de la 12-a jarcento. Memstara departemento ekestis en dua triono de la 13-a jarcento. Sidejo de la departemento post malapero de Liptova malnova kastelo ŝanĝiĝis, unue ĝi estis [[Liptovská Mara]], poste [[Partizánska Lupča]] kaj de la jaro 1677 [[Liptovský Mikuláš]]. En Liptov-regiono vivis ankaŭ konata slovaka [[rabisto]] [[Juraj Jánošík]], kiun oni kaptis en la jaro 1713 en [[Valaská Dubová]]. Neforgesebla konsistaĵo de Liptova historia evoluo estas minista profesio. En la 13-a jarcento dum germana koloniigo aperis ministaj domgrupoj en valo de [[Boca]] -rivereto, kie oni elminigis oron, arĝenton, kupron kaj feron. El tempo de superliptova minista aktivado en 19-a jarcento estis konservita pesilejo kaj sonorilejo en Maša ĉe [[Liptovský Hrádok]]. En malsupra Liptov minista profesio disvolviĝis precipe en vilaĝlimo de la civito Nemecká (Partizánska) Lupča. En domgrupo [[Magurka]] ĝis hodiaŭ konserviĝis restaĵoj de galerioj kaj ministaj vojoj. Krom minista historio estas Liptov-regiono konata ankaŭ per siaj masonistoj; oni diras, ke [[PeŝtonPeŝto]]n (parton de [[Budapeŝto]]) konstruis liptovaj masonistoj. Kolektojn de tradiciaj masonitaj domoj ni povas vidi en [[Hybe]] kaj aliaj masonistaj civitoj. En pasinteco loĝantoj de Liptov-regiono okupiĝis ĉefe per kultivado de grejnoj, terpomoj, kanabo kaj lino, influe de kolonizo laŭ valaĥa rajto de la [[13-a jarcento]] estis disvastigita ankaŭ bredado de ŝafoj[[ŝafo]]j. Produktado de laktaĵoj el ŝaflaktoŝaf[[lakto]], belartaj laboroj de paŝtistoj aparte influis popolan kulturon de la regiono. Liptova acida ŝaffromaĝoŝaf[[fromaĝo]] estas la plej bona en Slovakio kaj oni ĝin eksportas en Amerikon.
 
 
== Loĝantaro ==