Holarktiso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Holartico.png|thumb|300px|Holarkta ekozono]]
La '''Holarkta ekozono''' aŭ '''[[Holarkto]]''' estas [[biogeografio|biogeografia]] koncepto arigante la [[Palearkta ekozono|Palearktan]] kaj la [[Nearkta ekozono|Nearktan ekozonojn]]. Ĝi kovras [[Nordameriko]]n, [[Nordafriko]]n kune kun [[Saharo]], kaj [[Eŭrazio]]n norde de [[Himalajo]]. Ĝenerale ĝi rilatas al la teritorioj de la tersupraĵo norde de la [[Tropiko de Kankro]]. Ĝi estas partigita en variadon de [[ekoregiono]]j. [[Taksono]], kiaj [[specio]] de [[planto]] aŭ de [[besto]] estas nomata ''holarkta'' se ĝi originas el tiu [[ekozono]].
 
==Ĉefaj biomoj==
La [[biomo]]tipo kiu oni trovas en difinita areo dependas de la [[latitudo]] kaj de la loka [[geografio]]. En la alta [[nordo]], zono de [[Arkto|arkta]] [[tundro]] ĉirkaŭas la [[marbordo]]n de la [[Arkta oceano]]. La [[grundo]] sub tiu teritorio estas [[Multjare frostiĝinta tero|ĉiamfrosto]]. En tiuj malfacilaj kreskadcirkonstancoj, malmultaj [[planto]]j povas postvivi. Sude de la [[tundro]], transe Nordameriko kaj Eŭrazio, la [[tajgo]] etendiĝas. Tiu ĉi karakteriziĝas je [[koniferarbaro]]. Suden ekde tie ĉi, la biomoj iĝas pli diversaj. Kelkaj areoj kovriĝas kun [[Klimato|klimate]] mezvarmaj [[prerio]]j aŭ [[stepo]]j, dum aliaj portas [[Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj|mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn]]. La [[Sudo|suda]] parto de la Holarkto ĝislimas la [[dezerto]]n kiu estas dominata de plantoj kaj bestoj akomodiĝantaj al la sekaj circonstancojcirkonstancoj <ref>Schultz, J. 2007 </ref>.
 
==Specioj kun holarkta disvastiĝo==
Linio 28:
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en [[Relikvo|rifuĝejoj]], malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]] <ref> Stewart, J.R. and A.M. Lister 2001 ,608-613 </ref>.
 
Kie ajn tiuj areoj estas trovitaj, ili estas estiĝintaj fontoj de [[populacio]]j dum interglacialoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. Kiam la [[glaĉero]]j retiriĝis, plantoj kaj bestoj rapide disvastiĝis en la nove malfermitajn areojn. Diferencaj [[taksono]]j diference reagis al tiuj rapide ŝanĝantaj cirkonstancoj. Arbospecioj disvastiĝis ekde refuĝejoj dum interglacialoj, sed laŭ diversaj [[Modelo (abstrakto)|modeloj]], kun malsamaj arboj dominante dum malsamaj periodoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. [[Insektoj]], aliflanke, forŝovis siajn arealojn samtempe kun la klimato, tre altgrade persistante en kunteniĝo de specioj dum la epoko <ref> Coope, G. R. e.a. 1994 </ref>. Ilia altgrada moviĝemo al ili permesis moviĝi kiam la glaĉeroj progresis aŭ regresis, konservante ekvivalentan vivmedion spite al klimatj fluktuaĵoj. Malgraŭ ilia ŝajna manko de moviĝemo, ankaŭ plantoj sukcese kolonigis novajn areojn. Studaĵoj pri [[Fosilio|fosilia]] [[poleno]] indikas la [[Arbo|arban]] rekolonigon de tiuj terenoj je [[Eksponenta funkcio|eksponenciala]] rapideco. <ref> Bennet K. D. e.a. 1986, 523-531. </ref>. [[Mamuloj]] rekoloniigis je ŝanĝeblaj rapidecoj. Brunaj ursoj, ekzemple, rapidi moviĝis ekde refuĝejoj kiam la glaĉeroj retiriĝis, estiĝante unu el la unuaj grandaj mamuloj kiu rekoloniigis la teron. <ref> {{en}} Sommer, R. S. & N. Benecke 2005, 156-164. </ref>. La lasta glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, el kio rezultis la nuntempa [[distribuo]] de la ekoregionoj.
 
==Endanĝerigoj==
Linio 35:
Ĉar la Holarkto estas enorma areego, ĝi estas submetata al mondskalaj mediaj problemoj. La primaraj minacoj tra la ekozono rezultas el [[tutmonda varmiĝo]] kaj [[Habitato (ekologio)|habitat]]fragmentiĝo. La transa precipe gravas en la nordo, kie la ekosistemoj estas adaptitaj al la malvarmo. La dua pli observiĝas en la sudo, kie disvolviĝo superas.
 
Tutmonda varmiĝo estas minaco por la tutaĵo de la [[ekosistemo]]j de la tero, sed ĝi estas pli tuja minaco por tiuj trovitaj ĉe malvarmaj klimatoj. La komunumoj de specioj kiuj vivas je tiuj [[latitudo]]j estas adaptitaj al la malvarmo. Tiel, ĉiu signifika varmiĝo povas perturbi la ekvilibron. Ekzemple, [[insekto]]j penas por postvivi la malvarmajn vintrojn kiuj estas tipikaj en la tajgo. Multoj ne sukcesas en tiu, precipe dum tre severaj vintroj. Tamen, freŝdate la vintroj pli varme estas fariĝantaj, kaj tiu havas drastan efikon sur la arbaro. Vintra mortokvanto de iuj insektoj draste malkreskis, permesante al la [[populacio]] de ĉiam pligrandiĝi dum la sinsekvaj jaroj. En iuj areoj la efikoj grave estas estiĝintaj. Membro de la arboŝel[[koleopteroj]] (subfamilio ''Scolytinae'') sukcesis en la detruo de naŭdek pocentoj de la [[Piceo|piceaj]] arboj de la Kenai-[[duoninsulo]] ([[Alasko]]); tiun oni imputas al serio de neordinare varmaj jaroj ekde 1987 <ref> Logan, J. e.a. 2003, 1:3:130-137 </ref>. En tiu ĉi okazo, enlanda specio estas kaŭzinta masivan perturbon de vivloko kiel rezulto de klimata ŝanĝo. Pli varmaj [[temperaturo]]j povas permisi al [[damaĝbesto|damaĝspecioj]] de pligrandigi siajn arealojn, moviĝante en [[biotopo]]jn kiuj antaŭe estis netaŭgaj. Studaĵoj pri potencaj areoj por pululoj de arboŝelkoleopteroj indikas ke, tuj kiam la klimato forŝoviĝas, tiuj koleopteroj disvastiĝos al pli nordaj kaj pli altaj regionoj ol tiujn kiujn ili antaŭe afekciis.<ref> {{en}} Logan Williams, JD. W. A.; JM. Régnière; J.& Liebhold, A. PowellM. 2003. "Assessing2002 the: Impacts ofClimate Globalchange Warmingand onthe Forestoutbreak Pestranges Dynamics"of (intwo Reviews)North American bark beetles. ''Frontiers in EcologyAgricultural and theForest EnvironmentEntomology'' 14:32:130-13787–99 </ref>. Kun pli varmaj temperaturoj, insektaj atakoj estiĝos pli grava problemo tra la nordaj partoj de la Holarkto.
 
En tiu ĉi okazo, enlanda specio estas kaŭzinta masivan perturbon de vivloko kiel rezulto de klimata ŝanĝo. Pli varmaj [[temperaturo]]j povas permisi al [[damaĝbesto|damaĝspecioj]] de pligrandigi siajn arealojn, moviĝante en [[biotopo]]jn kiuj antaŭe estis netaŭgaj. Studaĵoj pri potencaj areoj por pululoj de arboŝelkoleopteroj indikas ke, tuj kiam la klimato forŝoviĝas, tiuj koleopteroj disvastiĝos al pli nordaj kaj pli altaj regionoj ol tiujn kiujn ili antaŭe afekciis.<ref> {{en}} Williams, D. W. A. M. & Liebhold, A.M. 2002 : Climate change and the outbreak ranges of two North American bark beetles. ''Agricultural and Forest Entomology'' 4:2:87–99.</ref> Kun pli varmaj temperaturoj, insektaj atakoj estiĝos pli grava problemo tra la nordaj partoj de la Holarkto.
 
Alia potenca efiko de tutmonda varmiĝo sur nordaj ekosistemoj estas la fandiĝo de la multjare frostiĝinta tero. Tiu povas signifike efiki sur la plantaj komunumoj kiuj estas adaptitaj al la frostiĝinta grundo, kaj ankaŭ havas implikaĵojn por plia klimata ŝanĝo. Kiam la ĉiamfrosto fandiĝas, ĉiuj arboj kreskante sur ĝi povas morti, kaj la tajgo enmarĉiĝas. En la ekstrema nordo, [[arbusto]]j kaj [[arbedo]]j poste povas transpreni tiun kiu antaŭe estis [[tundro]]. La precizaj efikoj dependas de la fakto ĉu la akvo kiu estis enfermita, povas dreniĝi aŭ ne. En ĉiu okazo, la vivloko ŝanĝigos. Fandiĝanta ĉiamfrosto povas plirapidigi klimatan ŝanĝon estontece. Ene de la multjare frostiĝinta tero, grandaj kvantoj de [[karbono]] estas enfermitaj. Se tiu grundo fandiĝas, la karbono povas esti liberigita en la aeron aŭ kiel [[karbondioksido]] aŭ kiel [[metano]]. Ambaŭ tiuj ĉi estas forcejaj gasoj.<ref> {{en}} Stokstad, E. 2004 : Defrosting the Carbon Freezer of the North. ''Science'' 304:5677:1618-1620 </ref>
Linio 54 ⟶ 52:
*Bennet K. D.; J.H. Lawton; A. Gibbs ; M.H. Williamson; M.W. Holdgate; W.D. Hamilton; G.R. Conway 1986 : The Rate of Spread and Population in Increase of Forest Trees During the Postglacial [and Discussion]. ''Philosophical Transactions of the Royal Society of London''. Series B, Biological Sciences 314:1167:523-531. {{en}}
*Coope, G. R. & A. S. Wilkins 1994 : The Response of Insect Faunas to Glacial-Interglacial Climatic Fluctuations [and Discussion] (in Historical Perspective). ''Philosophical Transactions: Biological Sciences'', 344:1307:19-26 {{en}}
*Logan, J. A.; J. Régnière; J. A. Powell. 2003 : Assessing the Impacts of Global Warming on Forest Pest Dynamics (in Reviews). ''Frontiers in Ecology and the Environment'' 1:3:130-137. {{en}}
*Paquet, P. C.; Noss, R.F.; Quigley, H.B.; Hornocker, M.G.; Merrill, T. 1996: Conservation Biology and Carnivore Conservation in the Rocky Mountains. ''In:'' Large Carnivore Conservation in the Rocky Mountains of the United States and Canada. ''Conservation Biology'', 10:4, 949-963 {{en}}
*Rodriguez, J; Hortal J.; Nieto M. 2006: An evaluation of the influence of environment and biogeography on community structure: the case of Holarctic mammals. ''Journal of Biogeography'', Vol. 33:2, 291-303 {{en}}