Johana de Flandrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
Kiam la [[duko de Bretonio]] [[Johano la 3-a (Bretonio)|Johano la 3-a]] mortis en [[1341]], ne nomuminte sian posteulon, sukceda problemo sin prezentas, ĉar du egalrajtaj posteuloj eblas: Johana la lamulo alinomita Johana de Penthievre kaj [[Johano de Montfort|Johano de Moñforzh]]. Sekvas [[sukceda milito de Bretonio]] kiu fakte estas flankmilito de la [[Centjara milito]] ([[1337]]-[[1453]]) ĉar la du oponantoj estis apogataj de Francio kaj Anglio.
 
Johano de Moñforzh (aŭ Montfort), dukkandidato de la anglobretonoj (kaj subtenata de la okcidenta, bretonparolanta parto de Bretonio) estas kaptita de la frankobretonoj kapita de [[Johana la LamuloLama]] kaj ŝia edzo [[Karlo la 1-a (Bretonio)|Karlo de Blois]] antaŭenpuŝita de la franca kortego. Kiam ŝia edzo malaperas, Johana de Flandrio ne demetas la armilojn, ekprenas la direkton de lia armeo kaj sendas [[kuriero]]n al [[Anglio]] por helppeti [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardon la 3-an]], kiu postulas por si la tronon de Francio. Tio ebligos al ŝia filo, [[Johano la 4-a (Bretonio)|Johano la 4-a]], poste konkeri la duklandon Bretonio.
 
Ŝi akiris sian kromnomon «la [[flamo]]» post sia fama gloraĵo: dum la militistoj de Karlo de Blois [[Henbont]] (Hennebont, en aktuala [[Morbihan]]) kie sin fortikigis Johana kaj ŝia armeo, ŝi formis roton de soldatoj dumnokte kaj kondukis ĝin en la kontraŭbatalanta kampadejo por bruligi la tentojn kaj ĵeti panikon. Dank'al tiu deturno, ŝi povis atingi [[An Alre]] (Auray) kaj venigis 600 homojn por liberigi la urbon kaj kapti Karlon de Blois.