Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50:
 
Saluton, Pavla. Mi ĵus vidis, ke vi permane transmetis la enhavojn el [[Ĉeĥa paradizo]] al [[Bohemia Paradizo]]. Sed tiel ne funkcias alinomigo de artikolo, ĉar tiam perdiĝas la historiaj informoj de la malnova artikolo. Super la artikolo ja troviĝas inter la ligiloj "historio" kaj "atenti" la ligilo "alinomigi". Per tio oni povas ŝanĝi la titolon de artikolo. Detalojn vi povas legi en la helpopaĝo [[Helpo:Kiel alinomi paĝon]]. Pro via faro la vikia alinomigo nun ne plu eblas, ĉar la nova titolo jam estas okupita. Ĉu mi "riparu" tion por vi? Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 19:20, 10. Jul 2009 (UTC)
 
== Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj ==
 
Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la [[Vikipedio:Konkurso|vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio"]]. Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=UTC&action=purge UTC]. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la [[Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj|konkursajn artikolojn]] kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo [[Vikipedio:Konkurso#Konkursantoj|en la konkursa paĝo]] kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de [[Vikipedio:Konkurso#Ĵurio|la ĵurio]], mi denove kontaktos vin. [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)