[[Votano]] estas la ĉefa [[dio]] de la [[ĝermana mitologio]]. Etimologie la vorto estas [[familio|parenca]] kun "furioza"; komparu ekzemple kun la [[germana lingvo|(nov)germana]] [[vorto]] "wütend". Al la nordĝermanoj li estis konata sub la nomo [[Odino]], kaj al la britiaj ĝermanoj (angloj kaj saksoj) kiel ''Woden'' (de kio venas la moderna angla tago ''Wednesday'' = [[merkredo]]).
En la [[Richard Wagner|Wagner]]a kvar-opera ciklo ''[[La Ringo de la Nibelungo]]'' Votano estas ĉefa figuro.