Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron [[Rusoj loĝas en Rusujo]] de [[Anna Löwenstein]] en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 12:24, 14. Dec 2009 (UTC)
 
== Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson ==
 
Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj [[Biero]], [[Geoffrey Chaucer]], [[Mil kaj unu noktoj]], [[Sikismo]]. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas [[Vikipedio:Konkurso|Vikipedia konkurso]], en kiu eblas gajni [[Vikipedio:Konkurso#Premioj|valorajn premiojn]]. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la [[Vikipedio:Konkurso#Redaktindaj_artikoloj|listo de la konkursaj artikoloj]], pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la [[Vikipedio:Konkurso#Konkursantoj|liston de konkursantoj]]. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=UTC&action=purge UTC], do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj ([[E@I]] kaj la [[Vikipedio en Esperanto|vikipedia komunumo]]), [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 08:04, 30. Apr 2010 (UTC)