Oranje-Nassau: Malsamoj inter versioj

branĉo de la eŭropa dinastio Nassau
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: dekstra|100px La dinastio '''Oranje-Nassau''' estas la nomo de la reganta reĝa familio de Nederlando. Origine la [[nederland...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:14, 30 apr. 2010

La dinastio Oranje-Nassau estas la nomo de la reganta reĝa familio de Nederlando.

Origine la nederlanda nomo Oranjegermane Oranien venas de la burgonja graflando Orange, pli poste princlando Orange, en la ebenaĵo de la rivero Rodano en nuntempa Francio - en Esperanto tiu dinastio nomeblas Oranĵo.

La dukoj de Nassau devenas el regiono nuntempe apartenanta al la federacia lando Hesio de Germanio. Ekde la jaro 1420 la dinastio Nassau respektive ties ano grafo Engelbrecht la 1-a de Nassau-Dillenburg havis vastajn posedaĵojn en la nuna Nederlando, kaj iĝis regantoj de Nederlando reprezente de la hispanaj reĝoj, al kies imperio apartenis la nederlandaj teritorioj. Ekde la jaro 1530 la dinastio Nassau ankaŭ transprenis la titolon de princoj de Oranĵo. Inter 1568 kaj 1584 la posteulo Vilhelmo de Nassau-Dillenburg, grafo de Oranĵo, kuniniciatis kaj gvidis la batalon de nederlandanoj kontraŭ la hispanaj okupantoj, nomata "okdekajra milito" (1568 ĝis 1648 - la lastaj tridek el tiuj jaroj konsidereblas parto de la tridekjara milito de Eŭropo).

Post lia heredo kaj la dinastio Oranje-Nassau kaj la dinastio Hohencolernoj-Prusio havas la titolon princo de Oranĵo. En la dinastio Oranje-Nassau la titolo princo de Oranĵo intertempe tradicie estas titolo de la nederlanda tronheredonto.