Maryse Bastié: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: Maryse Bastié, naskiĝinta Marie-Louise Bombec, franca aviadistino naskiĝinta la 27-an de februaro 1898 en Limoges Francio, mortinta la 6-an de julio 1952 en Bron apud [[Li...
 
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Linio 2:
== Biografio==
Perdinta sian patron, 11 jaraĝa ŝi travivis malfacilan infantempon. Adoleskantino, ŝi estis laboristino en ŝuo-uzino kiel led-stebistino. Post unua edziniĝo kaj eksedziniĝo, ŝi konis Louis Bastié, kiel sia prizorgata soldato <ref> prizorgata soldato : temas dum milito soldato al kiu junulino amike sendas leterojn kaj donacetojn </ref> kaj edziniĝis kun li. Li estis leŭtnanto aviadisto. Apud li, naskiĝis ŝia pasio al la aviado. La 29-an de septembro 1925, ŝi ricevis sian pilot-breveton. Post unu semajno, ŝi flugpasigis sian aviadilon sub la ŝnuregoj de la transborda ponto en [[Bordeaux]]. Sed la sekvintan jaron, ŝia edzo mortis en aviadila akcidento. Ŝi ne senkuraĝiĝis kaj iĝis monitorino por pilotado. Post ses monatoj la lernejo fermis. Ŝi venis en [[Parizo]]n, kie ŝi donis flugbaptojn kaj faris aeroreklamaĵojn. Ŝi decidis aĉeti sian propran aviadilon, Caudron C109 kun motoro je 40 ĉv. Ĉar mankis al ŝi monon por flugigi ĝin, la piloto Drouhin helpis al ŝi financi sian pasion. En julio 1928, li proponis al ŝi la postenon de unuaranga piloto. Tiam kun li, ŝi estigis unuan virinan rekordon validigitan pri distanco ( 1058 km) en Treptow en [[Pomeranio]]. En 1929, ŝi estigis novan virinan rekordon de Francio rilate al la flugdaŭro kun 26 horoj kaj 44 minutoj. Tiu rekordo estis forprenita al ŝi la 2-an de majo 1930 fare de Lena Bernstein. Decidema reakiri tiun rekordon ŝi ekflugis vespere la 2-an de septembro 1930 kaj surteriĝis la 4-an post 37 horoj kaj 55 minutoj de flugado. Ŝi baraktis ĝis la senforteco kontraŭ la malvarmeco kaj la dorm-manko. Poste ŝi estigis rekordon de distanco kun 2976 km el Parizo al Uring [[Sovetunio]]. Pro tio ŝi ricevis la krucon de kavaliro de la [[Honora Legio]] kaj la usonan Herman Trophy, unuafoje aljuĝitan al virino. En 1935, ŝi kreis en [[Orly]] la lernejon « Maryse Bastié Aviado ». Kuraĝigita de Mermoz, kun kiu ŝi jam faris flug-iron-kaj- revenon, ŝi preparis la traflugon de la suda [[Atlantika Oceano]]. Unu monaton preskaŭ post la malapero de Mermoz, la 30-an de decembro 1936, sola pilotante aviadilon Caudron-Simoun ŝi transflugis la Atlantikan Oceanon el [[Dakaro]] al [[Natalo]] [[Brazilio]].
Ekde 1934, kun Hélène Boucher kaj Adrienne Bolland, aviadistinoj, ŝi engaĝiĝis en feminisman batalon por la [[voĉdonrajto]] de francaj virinoj, subtenante [[Louise Weiss]], kiu kanditatis al la deputitaj balotoj en Parizo.
Dum la germana atako en [[majo 1940]], ŝi proponis sian helpon al la [[Ruĝa Kruco]] apud la francaj militkaptitoj en la koncentrejo de [[Drancy]]. Dum la foriro de trajno al [[Germanio]], ŝi estis puŝpelita de germana soldato kaj rompis al si la dekstran kubuton. De tiam ŝi iĝis invalida kaj ne plu flugpilotis. Sub la egido de la Ruĝa Kruco, ŝi kolektis informojn pri la okupantoj.